Tarján

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tarján (tarjAn) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tatabánya.

Katolika preĝejo de Tarján

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tarján situas sub piedo de montaro Gerecse, laŭ flankovojo. Troviĝas Tatabánya l4 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. La unua hungara mencio devenis el 1426 tiutempe apartenanta al fortikaĵo de Tata. En 1529 la turkoj okupis la vilaĝon, tamen ĝi ne senhomiĝis. Familio Esterházy akiris la kampojn en 1727, post jardeko ili venigis germanojn. La loĝantaro okupiĝas pri forstrumado, agrikulturo, vinkulturo.

Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Apud la vilaĝo troviĝas junulara tendaro precipe por la menciitaj urboj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika preĝejo
  • vico da vinkeloj
  • restaĵoj de eta fortikaĵo sur montopinto nomata Somlyó (ŝomjO) 448 m-ojn alta

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Tarján naskiĝis:

Komunumoj pri Tarján en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Tarján apartenas al la 7 hungaraj gentoj.

Köröstarján Salgótarján Tarján Tarjánpuszta Tiszatarján