Tarn-et-Garonne
Tarn-et-Garonne, [tarn-e-garon], okcitanlingve Tarn e Garona [tar e garuno], estas unu el la ok departementoj de la sudfranca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi ŝuldas sian nomon al la du grandaj riveroj kiuj trafluas sian teritorion, kaj kiuj kuniĝas en ĝi.
La departemento tute enhavas 195 komunumojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Ĝi estas malgranda departemento (3 716 km² ) kaj havas 206 030 loĝantojn. La ĉefurbo estas Montauban.
La norda parto konsistas el montetoj, la suda el vasta kaj fruktodona valo kie fluas la riveroj Garonne kaj Tarn.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo estas la ĉefa ekonomia enspezofonto de Tarn-et-Garonne (cerealoj kaj precipe fruktoj kaj legomoj). Oni ankaŭ trovas gravan nutraĵ-industrion kaj la unikan atomelektrejon de sudokcidenta Francio en tiu ĉi departemento.
Vidindaĵoj [redakti]
Samkiel en la aliaj departementoj de la regiono troviĝas en Tarn-et-Garonne multnombraj mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, monaĥejoj (tiu de Moissac kalkulas inter la plej belaj ekzempleroj de romanika arto en Eŭropo). La ĉefurbo Montauban estas ankaŭ vidinda "rozkolora" urbo.