Taro (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tradicia kultivado de taro sur terasoj el lafopetro sur la insulo Kauaio, Havajo

TaroManĝebla kolokazio (Colocasia esculenta) estas kultivplanto (malsovaĝigita planto) el la familio de arumacoj (Araceae), kiu ekde antaŭ pli ol 2000 jaroj estas kultivata kiel nutraĵplanto. Uzataj estas precipe la amelenhavaj rizomoj de la planto. Oni kuiras ilin kiel terpomojn. En la kultivlandoj oni manĝas ankaŭ la foliojn kaj la folitigojn kiel legomon. Ili entenas multe da mineraloj, vitaminoj A, B kaj C. Taro hodiaŭ estas kultivata tutmonde en humidaj, tropikaj kaj subtropikaj klimatozonoj. Por la eksporto oni plantas ĝin en Egiptio, Kostariko, Karibio, Brazilo kaj Barato.

En Havajo taro, tie nomata kalo[1], estas unu el la plej gravaj tradiciaj kultivplantoj. El la rizomo oni faras poi, kiu estas manĝaĵo kun krema konsistenco, tre grava en la manĝokulturo de Polinezio. La indiĝenoj en Aŭstralio uzas tiun planton por fari el la rizomo farunon kaj baki el ĝi la tradician tielnomatan "bush bread", panon ege salubran, tre riĉan je proteinoj kaj karbonhidratoj.[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rizomoj de taro

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. taro, kalo in Hawaiian Dictionaries
  2. Food Standards Australia New Zealand: Online Version