Tarsila do Amaral

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Abapuru Malba Buenos Aires 07 2005.jpg
La bildo Abaporu de Tarsila do Amaral estis la unua reprezentado de la antropofago-movado.

Tarsila do Amaral (* 1-a de septembro 1886 en Fazenda São Bernardo Capivari, São Paulo; † 17-a de januaro 1973 en São Paulo) estis brazila pentristino. Ŝi kunfondis kaj grave influis la "antropofago-movadon" (portugale: Movimento Antropofágico, Hommanĝa movado).

Ŝia dua edzo estis la verkisto Oswald de Andrade, kiu verkis la "Antropofago-manifeston".

La Hommanĝa manifesto iniciatis movadon de moderna arto en Brazilo, kiu celis akcepti kaj enkorpigi (manĝi) stilojn de eŭropa, azia, afrika kaj amerika arto por krei novan individuan brazilan arton.

La plej konata bildo de Tarsila do Amaral estas Abaporu de 1928, kies titolo signifas en la tupia lingvo hommanĝanto. Ŝi dediĉis la bildon al sia edzo Oswald de Andrade kiel realigon de lia Manifesto Antropofágico.


[redaktu] Eksteraj ligiloj