Tartrata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tartrata acido (aŭ vin(ŝtona)acido) estas la plej ofta planta dikarbona acido. Ĝi estas senkolora, kristala, en akvo bone solvebla materialo. Oni uzas ĝin en nutraĵindustrio kaj industrio.

Ĝi estas la kromprodukto de vinfarado, konata kaj uzata en la antikva Romio kaj Helenio. La liberan acidon izolis unuafoje Carl Wilhelm Scheele en 1769 el kalia tartrato.

Oni produktas unuafoje kalcian-tartraton el vinaj fermentaj sedimentaĵoj per kalcio-hidroksida neŭtraligo, poste per sulfuracida traktado la tartratan acidon. La Rochelle-salon oni faras el kruda tratro per soda neŭtraligo.

Oni produktas la puran tartron per filtraĵo restibta post produktado de tartrata acido kaj Rochelle-salo. Per la reakcio de kruda tarto kaj antimona -oksido estiĝas tria salo, la t.n. vomiga tartrato (kalio-antimonil-tartrato).

Oni uzas la tartratan acidon kiel acidigaĵon en karbondioksidaj trinkaĵoj, eferveska pulvoro, gelatenaj desertoj kaj fruktaj ĵeleoj.

En la industrio, oni uzas ĝin kiel purigaĵon. Oni uzas la Rochelle-salon por arĝentigo de la speguloj, fromaĝo-produktoj kaj en laksigaĵoj.

Tartrata acido havas tri stereoizomerojn:

  • optike aktiva, ordinara D-tartrata acido troviĝas en vinbero kaj aliaj fruktoj
  • la L-tartrata acido estas disigebla de la aliaj izomeroj
  • la t.n. mezo-tartrata acido estas produkteble sintetike

Louis Pasteur fondis la modernan stereokemion per analizo de la kristala strukturo, kemiaj kaj optikaj proprecoj de la tartrataj acidoj.