Taschen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taschen
Taschen
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1980 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondita 1980
Fondintoj Benedikt Taschen vd
Sidejo Kolonjo
Lando Germanio
Estr(ar)o Benedikt Taschen
Agokampo libroeldonado
TTT taschen.com
vdr

Eldonejo Taschen - germane Taschen Verlag - estas germanlingva eldonejo de grandformataj artaj libroj kun centra oficejo en Kolonjo. La firmaon en 1980 fondis Benedikt Taschen, kies familia nomo sekve konsistigas la eldonejan titolon. La firmao do neniel produktas malgrandajn kaj malmultekostajn poŝlibrojn, germane nomataj Taschenbuch, sed tute male aparte grandformatajn kaj presteknike altkvalitajn librojn kun multaj reproduktaĵoj de artaj fotoj aŭ pentraĵoj, kaj kompare malmulta teksto.

la eldoneja centro ĉe la kolonja avenuo Hohenzollernring

Benedikt Taschen origine fondis la firmaon por vendi sian ampleksan privatan kolekton de bildstrioj. Sed baldaŭ la eldonejo ricevis renomon de specialisto pri artaj libroj. En 1984 ĝi aĉetis 40 000 restajn ekzemplerojn de grandformata libro pri verkaĵoj de la belga pentristo René Magritte, kiuj en Germanio tre sukcese vendiĝis. En 1986 Angelika Herbert iĝis kuneldonistino. En 1990 ŝi edziniĝis je Benedikt Taschen, kaj per la nomo Angelika Taschen per publikigo de 150 libroj signife kontribuis al la firmaa sukceso. En 2004 la paro divorciĝis.

Laŭ la stato fine de la jaro 2012 la eldonejo per tutmonde pli ol 20 milionoj da grandformataj artaj libroj estas la tutmonde gvida eldonejo ĉi-speca. Ekzistas branĉoj en Germanio, Usono, Britio, Francio, Hispanio, Japanio kaj Honkongo. En 11 mondaj metropoloj ekzistas propraj eldonejaj librovendejoj. Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj

greke eldoneja retejo (germane, angle, france kaj hispane)