Tasmana Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Tasmana Maro inter Aŭstralio kaj Novzelando
Mapo de la Tasmana Maro

La Tasmana Maro estas granda akvokorpo inter Aŭstralio kaj Novzelando, ĉirkaŭ 2,000 km larĝa. Ĝi etendas longe ĉirkaŭ 2,800 km el nortdo suden. Ĝi estas sudokcidenta segmento de la Suda Pacifiko. Tiu maro estis nomata laŭ la nederlanda esploristo Abel Janszoon Tasman, la unua konata eŭropano kiu atingis ĝis Novzelando kaj Tasmanio. La brita esploristo Kapitano James Cook poste multe navigis tra la Tasmana Maro en la 1770-aj jaroj kiel parto de sia unua ŝipveturado esplora.

Anglalingve la Tasmana Maro estas komune kaj populare aludita kaj en Aŭstralio kaj en Novzelando kiel The Ditch (kanaleto); ekzemple, crossing the ditch (trapasi la kanaleton) signifus iron al Aŭstralio el Novzelando aŭ inverse. En Maoria, la Tasmana Maro estas nomata Te Tai-o-Rehua.[1]

Insuloj

La Tasmana Maro enhavas nombron de mezmaraj insularoj, tre aparte el marbordaj insuloj de aŭstraliaj kaj novzelandaj ĉefteroj:

Koordinatoj: 40° S 160° O / 40 °S, 160 °O / -40; 160 (mapo)

Notoj

  1. Rāwiri Taonui. Tapa whenua – naming places - Events, maps and European influences, Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand, Ministry for Culture and Heritage. ISBN 978-0-478-18451-8. Ĝisdatigita la 1an de Marto 2009. Konsultita la 24an de Februaro 2011.