Tasmania kojnvosta aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tasmania kojnvosta aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. a. fleayi
Aquila audax fleayi
(Latham, 1802)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Tasmania kojnvosta aglo (Aquila audax fleayi) estas endanĝerita birdo de Tasmanio. Ĝi estas subspecio de la pli komuna Kojnvosta aglo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Aquila estas genro de grandaj agloj kiuj havas longajn rondoformajn flugilojn kun tre malfermaj pintoj. Ili havas ankaŭ tre fortikajn krurojn kaj ungojn kaj orelformajn nastruojn. La subspecio A. audax fleayi estas la plej granda el la kojnvostaj agloj.

A. audax fleayi havas totalan korpolongon de 100–110 cm longan kun enverguro de 1.9–2.3 m, kaj pezas 3.5–5.5 kg. Inoj estas pli grandaj (pli longaj kun multe pli granda beko) kaj estas ĉirkaŭ 15% pli fortikaj ol maskloj. Ili iĝas sekse maturaj je 4–6 jaroj de aĝo.

Elnestiĝintaj junuloj estas flavecbrunaj kun blonda nuko kaj malhelaj vosto kaj flugilplumoj. Tiu plumaro malheliĝas post multaj monatoj ĝis ĝi estas preskaŭ nigreca. La bazoj de unuarangaj flugilplumoj de plenkreskuloj estas hele arĝentkoloraj, kio havigas aspekton de 'fenestro' vidata de sube. Maskloj estas fulgobrunaj kun ruĝec-ora nuko.

For de la reprodukta sezono la Tasmania kojnvosta aglo estas kutime silentema kvankam ili produktas gamon de specifaj, pli ol ĝentilecaj alvokoj. Ili troviĝas kutime en paroj aŭ en familio. Dum la reprodukta sezono la aeraj ceremoniaj flugoj estas komuna vidaĵo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Kojnvosta aglo estas indiĝena de Aŭstralio. La subspecio A. a. fleayi estas kampara ĉasisto kun ampleksa distribuado en ĉefa Tasmanio, inklude ties grandaj ĉebordaj insuloj kaj interne en altaj teroj.

La Tasmania kojnvosta aglo estas tre teritoriema pintopredanto kun tre grandaj hejmteritorioj kiuj estas disaj en taŭgaj habitatoj. Ĉirkaŭkalkulataj loĝdensecoj gamas el 1 paro por 20–30 km² en la seka sklerofila arbaro kaj fekundaj malfermaj habitatoj en malalta orienta kaj norda Tasmanio al minimumo de 1 paro por 1200 km² en alta okcidenta kaj sudokcidenta Tasmanio.

Nestohabitato[redakti | redakti fonton]

La Tasmania kojnvosta aglo nestas en gamo de indiĝenaj praarbaroj. Nestoj ĉiam estas en altaj malfermaj arbaroj. Ĉirkaŭ 95% el nestoj estas en elstaraj arboj de malnovaj arbaroj de eŭkaliptoj.

Teritorioj havas ĝis 5 alternativajn nestojn, plej el ili konstruitaj je 200 m unu disde alia. Unu el tiuj nestoj estas kutime favorata por reproduktado. For de la reprodukta sezono la paro vizitas nestojn por manĝi predon, ripozi aŭ renovigi tiujn nestojn. Nestoj konsistas el amaseto de grandaj mortintaj bastonetoj kun malprofunda depresio ene kiu estas kovrita el freŝaj bastonetoj, folioj kaj arboŝeleroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Tasmania kojnvosta aglo kutime pariĝas porvive. Por pariĝado la paro plenumas ceremoniajn flugojn memmontrajn. Tio komencas junie kaj aŭguste la nesto pretas por ovo. Ovodemeto okazas kutime komence de septembro. La ino demetas 1 aŭ 2 ovojn (kutime 1). Ovoj aspektas blankecgrizaj kun kelkaj brunaj punktoj. La periodo el eloviĝo al elnestiĝo daŭras 90 tagojn, kiam ido povas manĝi per si mem. Post elnestiĝo la junulo restas ĉe la nesto dum kelkaj semajnoj.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Tasmania kojnvosta aglo predas kaj kadavromanĝas diversajn tipojn de manĝo inklude fiŝojn, reptiliojn, birdojn kaj mamulojn, inklude kadavraĵon de grandaj animaloj. Averaĝa predopezo estas 25% aŭ malpli de la agla pezo, kvakam ili estas kapablaj mortigi predojn kelkajn fojojn pli grandajn ol ili mem. En rura Tasmanio, kunikloj, leporoj kaj katoj formas 45% el la dieto; oposumoj, ekidnoj kaj vombatoj 30%; birdoj 10%; ŝafoj kaj kaproj 7.5%; kaj reptilioj 5%.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La subspecio el Tasmanio (Aquila audax fleayi) estas listata kiel endanĝerata fare de la Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 (EPBC Act)[1] kun malpli da 200 paroj restantaj en la naturo.

Kialoj de malpliigo de la Tasmania kojnvosta aglo estas malpliigo de la reprodukta sukceso pro ĝenado al nestoj, habitatoperdo, malgranda reprodukta populacio, malpliigo en la nombro de maturaj individuoj, kaj nenatura alta mortindico pro persekutado kaj aliaj tialoj.

La Tasmania kojnvosta aglo estas tute protektata kaj mortigi unu estas kontraŭleĝa. Ĉirkaŭ 20% de agloj loĝas en precizaj rezervejoj. Oni klopodis pliigon de reprodukta sukceso en privataj posedaĵoj pere de starigo de individuaj interkonsentoj kaj administraj planoj. En la tuta Tasmanio estis kontraktitaj 60 terposedantoj kaj el tiuj 20 faris interkonsentojn.

Populacitendenco[redakti | redakti fonton]

La Tasmania kojnvosta aglo havas malpli da genetika variado ol sia kontinenta parenco kaj estis izolata el la kontinento dum 8,000-10,000 jaroj, ekde la lasta terponto trans la Bass-Markolo. Ne estas historiaj kalkuloj de populacigrando en Tasmanio sed konstatoj sugestas, ke tiu aglo estas disvastigata sed nekomuna. Ĝi povus esti profitinta el kuniklaj plagoj, sed venenigado mortigis nombrojn de agloj kune kun persekutado.

Reprodukta sukceso malpliiĝis al punkto kie averaĝe nur 95 paroj estas sukcesaj ĉiujare. En ĉirkaŭ 69% de teritorioj la aktiva nesto aŭ ĉiuj nestoj produktis almenaŭ 1 ovon kaj 53% estis sukcesaj por idoprodukto. Jara mortindico estas ĉirkaŭ 50% ĉe junuloj, 30% ĉe aliaj nematuruloj kaj 5% ĉe plenkreskuloj. Tasmanio havas nur 220 nestoteritoriojn. Tamen ne ĉiuj teritorioj estas okupataj de du plenkreskuloj kaj anstataŭoj fare de plenkreskuloj ‘perditaj’ el teritorioj ŝajnas troa, sugeste malmulteco de neteritoriaj vagantoj kaj populacio de plenkreskuloj de malpli da 440.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj