Tasmanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Hobarto, la ĉefurbo de Tasmanio apud Aŭstralio

Tasmanio - angle Tasmania - estas insulo kaj ŝtato de Aŭstralio. La ĉefurbo de Tasmanio estas Hobarto.

Tasmanio, laŭ kelkaj fontoj, iĝis naskoloko de la verda (ekologia) movado en la 1970-aj jaroj.

Post la alveno de la britaj koloniistoj, multaj lokaj loĝantoj mortis perforte. Poste, la cetero mortis pro malsanoj.

Transportado

Regula fervoja transportado estis ĉesigita en 1977, ekde tiam aŭtovojoj estas la ĉefa maniero por atingi lokojn. Trajnoj plu estas uzataj por kargotransportado kaj por amuzo de turistoj.

Tasmanio estas ligita kun Aŭstralio per pramoj kiuj trapasas la Markolon Bass: nome la pramŝipoj Spirit of Tasmania I kaj Spirit of Tasmania II itineras ĉiunokte inter Tasmanio (al urbo Devonport en la nordo de la insulo) kaj la kontinenta urbo Melburno. Ankaŭ, la Spirit of Tasmania III itineras inter Tasmanio kaj la kontinenta urbo Sidnejo. Meze de Junio 2006 la estraro faris enketon pri la kosto de la estrara mona subteno de la pramo inter Devonport kaj Sidnejo kaj oni decidis, ke ekonomike ne taŭgas. La estraro decidis vendi la pramon, kiu veturadas inter Devonport kaj Sydney. Efektive, ŝipoj fariĝas malpli favoraj ol flugo, ĉar flugo estas pli malmultkosta.

Vidu ankaŭ