Tatara lingvo
| Tatara lingvo | |
| tatar tele, татар теле, تاتار تيلی | |
| Parolata en | Germanio, Finnlando, Usono ktp. |
| Denaskaj parolantoj | 6,496,600 [1] |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | multaj baŝkiroj |
| Skribo | cirila (en Rusio), latina (eksterlande; ankaŭ ĉefa en Interreto kaj oficia en Sovetunio ekde 1927 ĝis 1939), araba |
| Oficiala statuso | |
|---|---|
| Oficiala lingvo en | Tatarstano |
| Reguligita de | La Instituto de la Lingvo, Literaturo kaj Arto (ILLA) nome Galimĝan Ibrahimov de la Sciencakademio de la Respubliko de Tatarstano |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | tt |
| ISO 639-2 | tat |
| SIL | tat |
Tatara lingvo estas lingvo de tataroj, la dua plej granda indiĝena lingvo de Rusio. Ĝi estas oficiala lingvo de la tatara aŭtonomio — Tatarstano.
En Rusio la tataran parolas ĉ. 5,3 milionoj, signifa parolantaro ekzistas ankaŭ eksterlande: en Germanio, Finnlando, Usono kaj aliaj landoj.
La tatara multe influis ĉiujn najbarajn lingvojn de la regiono, ankaŭ la rusan (en la rusa estas dekoj da pruntitaj el la tatara vortoj).
Enhavo |
Skribmanieroj [redakti]
Ekde kiam la tataroj fariĝis islamanoj ili uzis la araban skribon. Ekde 1929 ĝis 1937 la latina skribo estis uzata. Ekde 1937 la tatara lingvo en Sovetunio/Rusio oficiale uzas cirilan skribon. Jen la tatara aboco surbaze la cirila skribo:
| А а | Ә ә | Б б | В в | Г г | Д д | Е е | Ё ё |
| Ж ж | Җ җ | З з | И и | Й й | К к | Л л | М м |
| Н н | Ң ң | О о | Ө ө | П п | Р р | С с | Т т |
| У у | Ү ү | Ф ф | Х х | Һ һ | Ц ц | Ч ч | Ш ш |
| Щ щ | Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я |
Tiu ĉi literordo estas akceptita en la jaro 1997; antaŭe la literoj Әә, Өө, Үү, Җҗ, Ңң, Һһ estis metataj en la finon de la alfabeto.
8 jarojn antaŭe la ŝanĝo de la literordo oni planis aldoni al la tataran alfabeton la literojn Ққ, Ғғ kaj Ўў por la sonoj q, ɣ, w (en la nuna cirila alfabeto oni skribas tiujn sonojn pere de Кк, Гг, Вв/Уу, tio faras la skribon tute malfonetika (ekz. котлау qɔt'lɑw — котлавы qɔtlɑ'wɯ gratul(ad)o))
Latina alfabeto [redakti]
Jen la latina alfabeto kiun oni planis ekuzi en la jaro 2000 sed oficie malpermesita en Rusio. Kvankam oficie oni ne plu uzas ĝin, neoficie ĝi kontinuas esti uzata: oni skribas la lernolibrojn kaj literaturon pere de ĝi ktp.[2]
| A a | Ə ə | B b | C c | Ç ç | D d | E e | F f |
| G g | Ğ ğ | H h | I ı | İ i | J j | K k | Q q |
| L l | M m | N n | Ŋ ŋ | O o | Ɵ ɵ | P p | R r |
| S s | Ş ş | T t | U u | Ü ü | V v | W w | X x |
| Y y | Z z | ' |
Tiu ĉi alfabeto estas pli fonetika ol la cirila: al ĉiu litero korespondas nur unu sono. Ekzemple, җәмгыять (prononco ʒæmɣi'jæt) — cəmğiət . En la cirila skribo oni uzas la molan signon (ь) por montri ke я ne estas jɑ sed jæ kaj nenio montras ke г estas ne g sed ɣ.
Gramatiko [redakti]
La lingvo estas aglutina — la vortradiko neniam ŝanĝiĝas se la vorto estas deklinata aŭ konjugata:
- bala — balalar — balalarıbız — balalarıbızğa (infano — infanoj — niaj infanoj — al niaj infanoj)
- yaz — yazu — yazuçı — yazuçılar — yazuçılarıbız — yazuçılarıbızğa (skribu/verku — skribado/verkado — skribisto/verkisto — skribistoj/verkistoj — niaj skribistoj/verkistoj — al niaj skribistoj/verkistoj)
En la tatara la vortradiko ĉiam estas ankaŭ memstara vorto: kil — venu, bügen — hodiaŭ ktp.
Substantivo [redakti]
La substantivo (isem) en la tatara havas 6 kazojn (kileş) kaj 2 nombrojn (san). Ankaŭ ekzistas gramatika kategorio de aparteno (iəlek).
Kazoj [redakti]
La tatara lingvo havas 6 kazojn:
| Kazoj | Afiksoj | Ekzemplo |
|---|---|---|
| Ĉefa kazo (Baş kileş) | — | kitab (libro), süz (vorto) |
| Apartena kazo (İyəlek kileşe) | -nıŋ/-neŋ | kitabnıŋ, süzneŋ |
| Direkta kazo (Yünəleş kileşe) | -qa/-kə, -ğa/-gə | kitapqa, süzgə |
| Akuzativo (Töşem kileşe) | -nı/ne | kitabnı, süzne |
| Elira kazo (Çığış kileşe) | -dan/-dən, -tan/-tən | kitaptan, süzdən |
| Loktempa kazo (Urın-waqıt kileşe) | -da/-də, -ta/-tə | kitapta, süzdə |
Nombroj [redakti]
La 2 nombroj uzataj en la tatara lingvo estas singularo (berlek sanı) kaj pluralo (küplek sanı). La afiksoj kiuj indikas la pluralon estas lar/lər, nar/nər (la lasta nur estas uzata post m, n, ŋ): kitap – kitaplar (libro), isem – isemnər (nomo)
La pluralo en la tatara kaj en Esperanto uzeblas malsame: oni uzas la singularan formon se la substantivo estas uzata kun la vortoj ber niçə (kelkaj), küp (multaj), əz (malmultaj): kelkaj libroj — ber niçə kitap; multaj uloj — küp keşe; malmultaj viroj — əz ir (keşe). Ankaŭ nur singularo uzeblas se kiomo da objektoj estis indikata: kvin vortoj – biş süz; dudek tabloj – yegerme östəl; naŭdek instruistoj – tuqsan uqıtuçı
Aparteno [redakti]
Ankoraŭ unu gramatika kategorio, kiun havas la tatara lingvo, estas aparteno (iyəlek).
| Pronomo | Afiksoj (je vokalo)1 | Afiksoj (je konsonanto)1 | Ekzemploj (je vokalo)1 | Ekzemploj (je konsonanto)1 |
|---|---|---|---|---|
| Mia (minem) | -m | -ım/-em | taqtam, keşem (taqta — tabulo, keşe — ulo, persono) | kitabım, süzem |
| Via (singulare; sineŋ) | -ŋ | -ıŋ/-eŋ | taqtaŋ, keşeŋ | kitabıŋ, süzeŋ |
| Lia, ŝia, ĝia (anıŋ) | -sı/-se | -ı/-e | taqtası, keşese | kitabı, süze |
| Nia (bezneŋ) | -bız/-bez | -ıbız/-ebez | taqtabız, keşebez | kitabıbız, süzebez |
| Via (plurale; sezneŋ) | -ğız/-gez | -ığız/-egez | taqtağız, keşegez | kitabığız, süzegez |
| Ilia (alarnıŋ) | -sı/-se | -ı/-e | taqtası, keşese | kitabı, süze |
1(je vokalo/konsonanto) — t.e. okaze ke la vortobazo finiĝas je vokalo/konsonanto.
Adjektivo [redakti]
En la tatara lingvo adjektivo (sıyfat) uzeblas same kiel substantivo. Tiukaze ĝi havas la samajn gramatikajn kategoriojn kiel substantivo: Keçkenəgə rəxmət əyttelər — Oni dankis al la etulo. La vorto keçkenə ĉefe signifas eta; tamen, pro manko de substantivo, kiu povus esti rilata al eta, ĝi mem ricevas substantivajn funkciojn, tial ankaŭ la afikson -gə kaj la signifon etulo.
La adjektivo (ne funkciata kiel substantivo) en la tatara havas la gramatikan kategorion de komparaciaj formoj (diminutivo estas ankaŭ unu el ili)
| Komparacia formo | Afiksoj/Partikloj | Ekzemploj |
|---|---|---|
| Pozitivo | — | aq (blanka); al (helruĝa); yaxşı (bona), biek (alta) |
| Komparativo | -raq/-rək ktp. | qızılraq (pli ruĝa); naçarraq (pli malbona); biegrək (pli alta) |
| Superlativo | iŋ (la plej); bik (tre); ütə ktp. | iŋ yaxşı (la plej bona); bik zur (tre granda); bik qızıq (tre bone/bele/interese), iŋ biek (la plej alta) |
| Diminutivo | -ğılt/-gelt, -qılt/-kelt, -sı/-se, -su ktp. | aqsı (blanketa); qızğılt (ruĝeta); alsu (helruĝeta) |
Notoj [redakti]
- ↑ [1]
- ↑ Rimarko: En tiu ĉi artikolo estos uzata la latina alfabeto, sed anstataŭ Ɵɵ la litero Öö estos uzata pro malbona subteno de la ĝusta litero.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||

