Tatarfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tatarfalko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. cherrug
Falco cherrug
Gray, 1834
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La TatarfalkoTartarfalko (Falco cherrug) estas tre granda rabobirdo en ordo de falkoformaj (Falconiformes), en familio Falkedoj (Falconidae). Ĝi estas migranta birdo de Eŭropo, apartenanta al la grupo de dumtagaj rabobirdoj.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas ĉ. 45 cm averaĝe granda hierofalko (sed 47–55 cm longa kun enverguro de 105–129 cm), pli granda ol la Balkanfalko kaj preskaŭ tiom granda kiom la Ĉasfalko; la flugiloj estas pli larĝaj kaj pintaj, la vosto estas pli longa ol tiuj de la Ĉasfalko, sed la plumaro estas simila al tiu de la Balkanfalko. La dorso kaj la flugiloj estas ruĝec-brunaj, la unuarangaj plumoj estas kun rusta rando. La kapo kaj nuko estas blanketaj kun mallarĝaj, brunaj fajnaj strioj. La liphara linio (mustaĉo) estas mallarĝa, la helan korposubon makulas brunaj longaj strioj kaj gutaj makuloj. La vosto estas bruna kun heletaj makuloj. La blankabrunaj supraj ventroj estas kontrastaj kun la grizaj flugilplumoj.

    Ambaŭ seksoj estas similaj. La krono, korposubo kaj flanko de junbirdoj estas pli dense desegnumita ol tiuj de la pli maljunaj bestoj; ĝenerale ili estas pli senkolore brunaj.

    Plenkreskuloj povas esti distingataj el simila Balkanfalko ĉar tiu estas blugriza supre kun ruĝeca dorso al kapo. Tamen junuloj de ambaŭ specioj povas esti similaj, kvankam la Tartarfalko ĉiam havas uniforme sablokoloran kapopinton kun malhelaj strioj, kaj malpli klaran bildon kapoflanke.

    Sistematiko[redakti | redakti fonton]

    Kroma kompliko estas ke kelkaj aziaj birdoj havas grizajn striecajn suprajn partojn; tiuj devus esti separataj el Balkanfalko laŭ grando, strukturo kaj pli febla mustaĉa strio. Tartarfalkoj je la nordorienta bordo de siaj teritorioj en Altajoj estas iom pli grandaj, kaj plej malhelaj kaj pli punktecaj en la subaj partoj ol aliaj populacioj. Tiuj, konataj kiel Altaja falko, estis traktataj pasinte ĉe kiel distinga specio "Falco altaicus" ĉu kiel hibrido inter Tartarfalko kaj Ĉasfalko, sed moderna opinio (e.g. Orta 1994) estas provizore traktata kiel formo de Tartarfalko, ĝis pli ampleksa studo de ties populacigenetiko kaj ekologio estu disponebla.

    Bedaŭrinde tiu specio apartenas al tre fermita kompleksoj de falkoj konata kiel hierofalkoj. En tiu grupo estas ampleksa konstato de neregula hibridiĝo kaj nekompleta kunprauleco kio konfuzigas analizojn de DNA je amasa etendo; molekulaj studoj kun malgranda ekzemplokvanto povas simple ne havigi fidindajn konkludojn en la tuta grupo de hierofalkoj. La evolua radiado de la tuta vivanta diverseco de hierofalkoj ŝajne okazis en la Eemia interglacialo je la komenco de la fina Plejstoceno, antaŭ nur 130,000-115,000 jaroj; la Tartarfalko reprezentas stirpon kiu alvenis al sia nuna teritorio el orienta Afriko al sudorienta Eŭropo kaj Azio tra la orienta Mediteraneo.[1]

    En kaptiveco la Tartarfalko kaj la Balkanfalko povas interreproduktiĝi. Ekzemple unu el tiaj hibridoj loĝas en la African Lion Safari en Ontario, Kanado. Ankaŭ hibridoj de Ĉasfalko kaj Tartarfalko disponeblas (vidu eksperimenton priskribitan ĉe "Ekologio kaj statuso").

    La hungara mitologia birdo, nome Turul, estis probable Tartarfalko (Kerecsensólyom).[2]

    Ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas kuraĝa ĉasbesto; ĝi kaptas la predobestojn en aero aŭ sur tero samlerte. En Hungario ĝi kaptas plej ofte zizelon.

    Ĝia voĉo estas laŭta, akra „ki-jek”

    Ĝia vivloko estas la ebenaĵoj. Ĝi nestas sur arboj, malofte sur roko. Ĝi nestas dum aprilo en orienta Eŭropo kaj tra Centrazio de Turkio ĝis Manĉurio en Ĉinio, kaj migras vintre en Sudazion (Arabia Duoninsulo, norda Pakistano kaj okcidenta Ĉinio) kaj Centrokcidentan Afrikon (Etiopio). Ĝi estas ĉefe specio migranta escepte en la plej sudaj partoj de siaj teritorioj. Dum la fino de la lasta glaciepoko – antaŭ ĉirkaŭ 40,000 al 10,000 jaroj – ĝi loĝis ankaŭ en Pollando laŭ trovitaj fosilioj (Tomek & Bocheński 2005).

    La Tartarfalko estas rabobirdo de malfermaj herbejoj prefere kun iome da arboj aŭ klifoj. Ili ofte ĉasas per horizontala persekutado, pli ol per la ekfalo de la Migra falko el alto, kaj manĝas ĉefe rodulojn kaj birdojn. En Eŭropo sciuroj kaj kolomboj estas ĉefaj komunaj predaĵoj. Tiu specio kutime ne konstruas propran neston, sed la ino demetas 3-6 ovojn en malnova nesto el bastonetoj en arbo kiu estis iam konstruita kaj uzata de aliaj birdoj kiaj cikonioj, korvojakcipitroj. Ili ofte ankaŭ nestas en klifoj.

    BirdLife International kategoriigas tiun birdon kiel endanĝerita, pro rapida populacimalpliiĝo, ĉefe en la centraziaj reproduktejoj. La specio suferas premon pro habitatoperdo kaj habitatodetruo. La populacio estis ĉirkaŭkalkulata je inter 7,200 kaj 8,800 maturaj individuoj en 2004. En Usono estas kelkaj projektoj pri kaptiveca bredado. Estas nune kelkaj sukcesaj bredoprojektoj pare de falkadistoj en Kanado. Plej drasta malpliiĝo de la Tartarfalko en Azio okazis en Kazaĥio kaj Uzbekio. Male tre protektata kaj relative abunda populacio supervivas en Hungario.

    Nestoj de Tartarfalko subtenas tre speciriĉa speciaro de kunmanĝantaj insektoj (Merkl et al. 2004).

    La Tartarfalkoj estas ege atakeblaj de la malsano birda gripo, kaj individuoj estis atakitaj de la tre patogenaj H5N1 (en Saŭdarabio) kaj de H7N7 (en Italio) branĉoj. Oni faris eksperimenton kun hibridoj de Ĉasfalko kaj Tartarfalko, kiu trovis ke 5 falkoj vakcinitaj per komerca H5N2 gripovakcino survivis infekton de la tre patogena branĉo H5N1, dum 5 nevakcinitaj falkoj mortis. Tio signifas ke Tartarfalkoj povas esti protektataj el birda gripo per vakcinado, almenaŭ en kaptiveco.[3]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Monumento de Tartarfalko (Turul) ĉe Tatabánya, Hungario.

    En kulturo[redakti | redakti fonton]

    La Tartarfalko estas la nacia birdo de Hungario, konata kiel Turul en la hungara mitologio.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Wink et al. (2004), Nittinger et al. (2005)
    2. Laszlo Molnar: Saker Falkoprotektado en Orienta Eŭropo[rompita ligilo]
    3. (November 2007) “Protection and Virus Shedding of Falcons Vaccinated against Highly Pathogenic Avian Influenza A Virus (H5N1)”, Emerging Infectious Diseases 13 (11), p. 1667. Alirita 12-a de junio 2010.. 

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • BirdLife International (2004). Falco cherrug. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj por klasigo kiel endanĝerita.
    • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
    • Merkl, O.; Bagyura, J; Rózsa, L. (2004): Insects inhabiting Saker (Falco cherrug) nests in Hungary. Ornis Hungarica 14: 1-4. PDF plena teksto
    • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, Michael & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321-331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF plena teksto
    • Orta, Jaume (1994): 57. Saker Falcon. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of the Birds of the World, Volume 2: New World Vultures to Guineafowl: 273-274, plate 28. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
    • Tomek, Teresa & Bocheński, Zygmunt (2005): Weichselian and Holocene bird remains from Komarowa Cave, Central Poland. Acta zoologica cracoviensia 48A(1-2): 43-65. PDF plena teksto
    • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto
    • Wink, Michael; Sauer-Gürth, Hedi; Ellis, David & Kenward, Robert (2004): Phylogenetic relationships in the Hierofalco complex (Saker-, Gyr-, Lanner-, Laggar Falcon). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds.): Raptors Worldwide: 499-504. WWGBP, Berlin. PDF plena teksto

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]