Tataroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tataroj estas unu el grandaj popoloj de la tjurklingva mondo. Tataroj loĝas en centraj regionoj de la eŭropa parto de Rusio ĉefe en Meza Volgio, Tatarstano, sed ankaŭ en Uralo, Siberio, Kazaĥstano, Meza Azio kaj en Fora Oriento. Grupoj de tataroj loĝas ankaŭ en Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando, Turkio, Usono, Ĉinio, Germanio. Estas ĉirkaŭ 6,6 milionoj da tataroj en la mondo.

Laŭ diversaj studoj oni difinas tri (foje kvar) etno-teritoriajn grupojn de tataroj, kiuj forte diferencas unu de la alia, kaj foje oni konsideras ilin kiel apartajn etnojn.

La krimeaj tataroj, malgraŭ la noma simileco kaj iom komuna historio, estas plej ofte rigardataj kiel tute memstara etno.

Tataroj parolas la tataran lingvon. La plej frua literatura monumento datiĝas de la 13-a jarcento.

La plimulto de la tataroj estas muzulmanoj, krom la subetno de kreŝenoj, kiuj estas ortodoksaj kristanoj.

La etnonomo "tataroj" aperis inter la hordoj de mongolaj kaj tjurkaj triboj en Centra Azio ekde la 6-a jarcento, supozeble surbaze de la mongola tribo de kie devenis Ĝingis-Ĥano. En la 13-a jarcento dum la invadaj milirioj de Ĝingis-Ĥano kaj poste tiuj de ĥano Batu tataroj konsistigas la plimulton de la Ora Hordo. Rezulte de komplikaj etnogenezaj procezoj, la tjurkaj kaj mogolaj triboj de la Ora Hordo unueciĝas, englutas la plifrue venintajn tjurkajn tribojn kaj la indiĝenan finno-ugran loĝantaron.

Fine de la 19-a jarcento - komence de la 20-a jarcento kazanaj tataroj havis mastrumsistemon similan al la aliaj popoloj de la regiono: terkulturo, bestobredado, fiŝkaptado, abelbredado, komerco, metioj.