Tatjana Auderskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tatjana Aŭderskaja)
Tatjana Auderskaja
Tatjana V. Auderskaja
Tatjana V. Auderskaja
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto ŝiaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj gvidanto de la odesa junulara E-klubo Verdaĵo
Esperantistiĝis en 1967
vdr

Tatjana Viktorovna AUDERSKAJA (naskiĝis en Odeso, Ukrainio) estas ukraina verkisto, poeto kaj esperantisto.[1][2] Ekde 2019, ŝi estas ano de la Akademio de Esperanto.[3][2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tatjana Auderskaja naskiĝis kaj loĝas en Odeso, studis biologion en la Odesa Ŝtata Universitato, kaj en la sama urbo laboris en Zoologia Ĝardeno.[2]

Ŝi estis unu el fondintoj de la urba ekologia klubo en Odeso en 1987.[1] Ŝi estas ano de odesa filio de Ekologia Centro de Ukrainio kaj volontulo de Tutmonda Fondaĵo de Sovaĝa Naturo (WWF),[1] en la ukrainia branĉo.

Auderskaja regas, krom esperanton, ankaŭ la anglan, hispanan, germanan, polan, ukrainan; komprenas la italan, portugalan kaj francan.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi eklernis Esperanton en 1968 en la 8-a klaso, en rondeto ĉe junpionira palaco.[1][2] Ŝia instruisto estis N. V. Blaĵkov, skulptisto kaj aŭtoro, dum longa tempo, de la nura monumento al L. L. Zamenhof en Sovetunio.[2][1][noto 1] Por la statuo, Auderskaja verkis poezion titole «Al la monumento».[5]

En 2003 ŝi ricevis diplomon kiel profesia E-instruisto (IEI). Ekde 1991 ŝi instruas Esperanton kaj gvidas odesan junularan Esperanto-klubon nome Verdaĵo, kiu havas tri agaddirektojn: Esperanto, naturekkono kaj intelektaj ludoj.[1] De 1999 ĝis 2007 ŝi okazigis ĉiujare du naturekkonajn okazaĵojn por esperantista junularo: Birdokalkulon kaj ekspedicion «Dnestro»; kaj du pure esperantajn: «Aprilaj ridetoj» kaj «Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento».[1]

Auderskaja partoprenis internaciajn esperantistajn ekspediciojn laŭ la rivero Dnestro en 1986, 1987, 1988, 1989.[mankas fonto]

De 1992 ŝi partoprenas la movadon de intelektaj ludoj. Ŝi organizis intelektajn ludojn dum la Junulara Programo de la 86-a UK en Zagrebo, la 78-a Itala Kongreso de Esperanto en Torino, la 103-a UK en Lisbono;[1] gvidis rubrikojn pri intelektaj ludoj en Rusia Esperanto-Gazeto kaj en La Ondo de Esperanto, kaj en 2005 okazigis internacian retan intelektan ludon por esperantistaj teamoj kaj kreis ttt-ejon pri tiu temo.[6][1]

En intervjuo por Libera Folio, ŝi asertis, ke Esperanto malsamas de ceteraj lingvoj, ĉar ĝi havas trajtojn de intelekta ludo.[7] «Esperanto estas facila nur por homoj kreaj kaj inventemaj», ŝi diris, «Tial ĝi neniam povos iĝi lingvo por ĉiuj».[7] Laŭ ŝia opinio, «Esperanto estas ludo, granda krea ludo de plenpova intelekto», kaj «tial ajna nacia lingvo povus esti por multaj lernantoj pli facila ol Esperanto: ĝi ja ne postulas komprenemon, inventemon, kreemon, liberan pensadon, sed nur la konatan manieron, laŭ kiu oni agis dum miljaroj: laŭŝtupan memorfiksadon.»[7]

De 2001 ŝi okazigas en Odeso lingvajn festivalojn (en 2001, 2003, 2005, 2008, 2010, 2012 kaj 2014).[2][1] En la eldono de 2012, la kantisto Jean-Marc Leclercq akiris la rekordon kiel plenumanto de kantoj en maksimuma kvanto de lingvoj (30 lingvoj).[2]

En 2011 laŭ ŝia instigo aperis dulingva (rusa-Esperanta) memortabulo al Vladimir Gernet, sciencisto kaj pioniro de monda Esperanto-movado, en la Nacia Scienca Centro Instituto de vinberkultivado kaj vinfarado "V. Je. Tairov" , kies kunfondinto kaj unua direktoro estis V. Gernet.[8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tatjana Auderskaja havas publikaĵojn beletrajn (tradukojn el rusa poezio, originalan fantaston, parodiojn) kaj priesperantajn artikolojn kaj en papera kaj en reta formo, inkluzive artikolojn en la rusa lingvo en la prestiĝa rusa revuo Nauka i ĵizn (trad. Scienco kaj vivo, numero 1 - 2005) kaj esperantlingvajn en Beletra Almanako numeroj 20,[9] 22,[10] 26[11] kaj 29[12]. Ŝi estas aŭtoro de la tekstoj de du prinaturaj videofilmoj en Esperanto: La sovaĝa vivo de sudaj kanejoj kaj La perloj de Ĉenigramarujo, kaj ankaŭ de la 20-minuta filmo “Esperanto” signifas “Tiu, kiu esperas”, en la rusa kaj en la ukraina,[2][1] kreitaj de la klubo Verdaĵo kunlabore kun profesia filmisto.

En 2008 publikigis tradukon de scienc-populariga libro de Ju. N. Sokolov "Ekologio de homo el sistema vidpunkto", AVE, 2008.[13] Partoprenis tradukadon kaj reviziadon de la libro de Noam Chomsky "Imperiaj ambicioj", UEA, 2013.[14] En 2017 publikigis tradukon de “Duonfabeloj (Mikrofabloj)" de Feliks Krivin en Beletra Almanako numero 29.[12]

Auderskaja havas du eldonitajn librojn en Esperanto:

  • (2010) La mondo en guto da akvo: ilustrita rakonto pri malgrandaj estaĵoj (esperante). Moskvo: Impeto, p. 104. ISBN 9785716102132.. En 2016, ĝi ricevis la premion Pirlot por la plej bona scienca libro de 2010-2016.
  • (2016) Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto (esperante). Novjorko: Mondial, p. 113. ISBN 9781595693228.
  • En 2018 iniciatis, kompilis kaj multe kontribuis al la ruslingva almanako "La plej bonaj tagoj de nia vivo. Pri la lingvo Esperanto kaj ne nur" (ruse Лучшие дни нашей жизни. О языке эсперанто и не только), Ridero, 2018, 120 p. (ISBN 978-5-4493-1399-7)[2]

En 2018 ekkreis retan 6-lingvan biologian vortaron: rusa, latina, Esperanta, angla, germana, hispana.[15]

En 2019, ŝi aniĝis al Akademio de Esperanto por tri-jara oficperiodo.[3] Ŝi denove kandidatiĝis kaj elektiĝis en 2022.[16]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La statuo videblas ĉe strato Deribasovskaja 3, en Odeso.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Intelekte ludi kun Tatjana Auderskaja en BET-55 (esperante) (2019-01-12). Alirita 2023-06-05.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Tatjana Viktorovna Auderskaja estas elektita akademiano de internacia Akademio de Esperanto (esperante). Alirita 2023-06-06.
  3. 3,0 3,1 Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2019-03-10). Alirita 2023-06-05.
  4. Derybasivska St, 3. Alirita 2023-06-05.
  5. Al la monumento de L. Zamenhof (esperante). Alirita 2023-06-06.
  6. Tatjana Auderskaja. Paĝo pri intelektaj ludoj (esperante). Alirita 2023-06-05.
  7. 7,0 7,1 7,2 "Esperanto ne estas por ĉiuj", Libera Folio, 2021-05-24. Kontrolita 2023-06-05. (esperante)
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-27. Alirita 2017-02-26.
  9. Beletra Almanako 20 (esperante). Alirita 2023-06-05.
  10. Beletra Almanako 22 (esperante). Alirita 2023-06-05.
  11. Beletra Almanako 26 (esperante). Alirita 2023-06-05.
  12. 12,0 12,1 Beletra Almanako 29 (esperante). Alirita 2023-06-05.
  13. Ekologio de homo (esperante). Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE). Alirita 2023-06-06.
  14. Gudskov, Nikolao, "Imperiismo deinterne", La Ondo de Esperanto. (esperante)
  15. Auderskaja, Tatjana. Lingva Biologia vortaro ({{{lingvo}}}, latine, esperante, angle, germane, hispane). Alirita 2023-06-05.
  16. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2022-03-02). Alirita 2023-06-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]