Taubergießen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taubergießen
Naturschutzgebiet Taubergießen (naturprotekta areo Taubergießen)
Naturschutzgebiet [+]

LandoGermanio
RegionoBaden-Virtembergo
DistriktoOrtenau kaj Emmendingen
Historia regionoBadeno

Najbaras kunAlzaco
RegionoSupra Rejno
UrboHerbolzheim, Rust, Lahr
RiveroRejno

Koordinatoj48° 15′ 19″ N, 7° 41′ 27″ O (mapo)48.25537.69083Koordinatoj: 48° 15′ 19″ N, 7° 41′ 27″ O (mapo)
Areo16,97 km² (1 696,99 ha) [+]

Estiĝo1979

HorzonoCET (UTC+1)
- somera tempoCEST (UTC+2)

Taubergießen (Badenio-Virtembergo)
Taubergießen (Badenio-Virtembergo)
DEC
Taubergießen
Taubergießen
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio
Map
Taubergießen
Vikimedia Komunejo:  Naturschutzgebiet Taubergiessen [+]
vdr

Taubergießen - prononco pli-malpli [TaŭbaGIsn], foje ankaŭ alemane respektive svisgermane literumata Taubergiessen - estas apudrivera herbejaro tuj oriente de la nun kanaligita riverego Rejno en la regiono Supra Rejno, la suda porcio el la germania parto de la Rejno. Ĝi estas parto de la origina rivera vojo, kiu post la kanaligo restas sen grandaj ŝipoj kaj en ekologie relative origina stato. Fakte la ekologie protektita natura parko estas nur la centra parto de grandega ĉerivera arbaro, kiu en tempo de alta akvonivelo estas inundata, kaj krome gastigas la tipajn plantojn kaj bestojn de ĉeriveraj arbaroj, aparte akvobirdojn kiel anasoj kaj cignoj, kaj aldone iujn dumtage pasantajn homojn, kiuj komforte en tradiciaj lignaj boatoj estas navigataj tra la malsekejoj, aŭ sporte en propramane alportitaj kanuoj kaj kajakoj malkovras ilin. Krome vasta reto da vojetoj ankaŭ ebligas al migrantoj kaj biciklantoj voji tra ĝi. La areo en 1979 iĝis ekologie protektata, kaj estas inter la plej grandaj tiaj areoj en la federacia lando Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio: ĝi sume kovras areon de 1 682 hektaroj, de nordo al sudo havas maksimuman amplekson de 12 kilometroj kaj de okcidento al oriento maksimume 2,5 kilometrojn. La senpera proksimeco al la nuna kanaligita vojo de la Rejno, kiu tie konsistigas la limon inter Germanio kaj Francio, signifas ankaŭ snperan najbarecon al la francia regiono Alzaco: krom la germaniaj urboj Lahr norde, Rust oriente kaj Herbolzheim sude, la plej prosima loĝloko ĉe la alzaca rejna bordo estas Rhinau.

La germanlingva nomo „Taubergießen“ konsistas el la vorto Gießen, kiu signas subterajn partojn de rivera vojo, kiuj havas rektan kontakton al la grundakvo kaj nur en pli profundaj valaj partoj surfaciĝas, kaj "taub" ("surda", "senviva"), kiu en la lingvaĵo de germanaj riveraj fiŝistoj estas adjektivo por akvovojoj kun malmultaj mineraloj kaj malmultaj fiŝoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Taubergießen situas en la suda ebenaĵo de la regiono Supra Rejno inter la urboj Freiburg im Breisgau kaj Breisach sude kaj Strasburgo kaj Kehl norde, en la okcidento de la germaniaj distriktoj Ortenau kaj Emmendingen. Detale la suda limigo estas la leopolda kanalo kaj la norda la kunfluejo de la apudriveraj akvovojoj kaj la kanaligita Rejno iom norde de la pramŝipa pasejo Rhinau-Kappel. Plejparte ĝi apartenas al la administraj komunumoj Kappel-Grafenhausen, Rust kaj Rheinhausen. Pro historiaj kialoj preskaŭ 10 kvadrataj kilometroj estas posedaĵo de la najbara francia administra komunumo Rhinau, kvankam apartenanta al la teritorio de Germanio: pro la kanaligo kaj rektigo de la Rejno en la unua duono de la 19-a jarcento la interŝtata limo korektiĝis, ekde 1871 estis nur enlanda limo, sed ekde 1918 denove interŝtata, sed la antaŭa posedo de la areoj de la ĉerivera herbejaro tamen ne ŝanĝiĝis.

La apudrivera malsekejo fontas en orkidea herbejo nomata "Blaues Loch" (blua truo) de la komunumo Kappel-Grafenhausen.

Proksimume 60 procentaĵoj de la neakva areo estas arbaro, la restaj 40 procentaĵoj estas herbejoj parte uzatas je paŝtado de brutoj. La multaj akvovojoj havas vastan varion da flaŭro kaj faŭno - eĉ en Germanio raraj specioj de orkideoj kreskas akvoborde.

Trafikaj konektoj[redakti | redakti fonton]

Per publikaj trafikiloj la natura parko plej bone atingeblas per buso de la franca departemento Bas-Rhin, kiu vojas de Strasburgo al Rhinau ĉe la okcidenta bordo de la Rejno - de tie eblas preni senkostan pramŝipon al la germania, orienta riverbordo. La germanaj komunumoj Rheinhausen, Rust kaj Kappel-Grafenhausen same atingeblas per busoj - de tie endas piediri al la parko. Per bicikloj eblas alvojaĝi trajne al la stacidomoj Herbolzheim (sude), Ringsheim (meze) aŭ Mahlberg-Orschweier (norde) - de tie estas nur malmultaj biciklaj kilometroj. Per aŭto, eventuale ekipita per kanuoj aŭ kajakoj, eblas alveturi per la germania aŭtovojo A5 (Kaselo-Frankfurto-Karlsruhe-Bazelo) kaj forlasi la aŭtovojon ĉe la elveturejoj Ettenheim norde, Rust meze aŭ Herbolzheim sude.

La natura parko cetere situas nur 2-3 kilometrojn okcidente de la amuzparko Europapark Rust - la grandegaj relaroj de pluraj ondaj fervojoj de la amuzparko horizonte videblas en pli altaj punktoj (do sur digaj vojoj) de la centra naturparka areo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietmar Keil: Erlebte Wildnis Taubergiessen. 1-a eldono, eldonejo Schillinger, Freiburg im Breisgau 1977, ISBN 3-921340-24-1.
  • Werner A. Gallusser (eld.): Die Auen am Oberrhein/Les Zones Alluviales du Rhin Supérieur - Ausmass und Perspektiven des Landschaftswandels am südlichen und mittleren Oberrhein seit 1800... Eldonejo Birkhäuser, Basel 1992, ISBN 3-7643-2805-3.
  • H.-J. Truöl, E. Spiegelhalter: Altrhein: verlorenes Paradies. 1-a eldono, eldonejo Schillinger, Freiburg im Breisgau 1984, ISBN 3-89155-001-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]