Tauka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tauka, hungare Tóka estas dependa vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf, en municipo de Minihof-Liebau. La hungara historia nomo estis Tauka.

Tauka en la mapo de Aŭstrio

Situo[redakti | redakti fonton]

Tauka troviĝas laŭ vojo numero 58, laŭ la slovena landlimo (kontraŭe Matjaševci troviĝas), ankaŭ la hungara limo estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1610, poste en 1637 kiel "Tawka", en 1698 kiel "Tauca", en 1773 kiel "Tunka". En 1637 oni komputis tie 5, en 1699 28, en 1720 16, en 1751 24 domojn. En 1787 vivis en la vilaĝo 261 homoj en 46 domoj, en 1830 294 homoj en 40 domoj, en 1857 378 homoj en 48 domoj. Ĝis Traktato de Trianon Tóka apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Post 2007 Aŭstrio, Slovenio kaj hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senkontrole trapaseblaj ie ajn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • http/maps.google.com