Tavannes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tavannes
Blazono de Tavannes
Blazono de Tavannes
Blazono de Tavannes
Stacidomo kaj centro de Tavannes
Stacidomo kaj centro de Tavannes
Stacidomo kaj centro de Tavannes
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Koordinatoj  47° 13′ 14″ N 7° 12′ 5″ O / 47.22056 °N, 7.20139 °O / 47.22056; 7.20139 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 14″ N 7° 12′ 5″ O / 47.22056 °N, 7.20139 °O / 47.22056; 7.20139 (mapo)
Areo 14,76 km²
Alteco 754 m super marnivelo
Poŝtkodo 2710
Komunumkodo 0713
Mapo de Tavannes
Mapo de Tavannes
Mapo de Tavannes
vdr


Tavannes (en la germana lingvo Dachsfelden) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Tavanes situas en la valo, kiu nomiĝas laŭ la vilaĝo, ĉe la bordo de la rivero Birs, kies fonto estas sude de la komunumo ĉe la norda flanko de Pierre-Pertuis-Pasejo. Tavannes troviĝas proksimume 10 kilometrojn okcidente de Moutier, kaj 10 kilometrojn nordnordokcidente de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Tavannes kun la kvartaloj Petit-Bâle kaj Sur le Pont, kaj la setlejoj Les Cericiers kaj Belfond, kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,76 km², de kiuj 40,9% estas kovritaj de arbaro, 48,1% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]

Trafiko

Tavannes estas grava ĵurasa trafiknodo sude de la Pierre-Pertuis-Pasejo. Tra ĝi pasas la kantona ĉefvojo nr-o 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds al Moutier kaj Delemonto. La kantona ĉefvojo n-ro 248 de Tavannes kondukas al Tramelan kaj 248.4 al Bellelay. Aktuale norde de Tavannes interrompiĝas la svisa aŭtovojo A16, sed en 2016 ĝia daŭrigo tra la Valo de Tavannes al Moutier estos malfermita. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier kaj la etspura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj al Le Noirmont. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio al Bellelay.

Historio

La unua dokumenta mencio de Tavannes datiĝas el la jaro 866 kiel Tehisvenna. Jam dum la kelta epoko montpasejo kondukis tra la tunelo de Pierre-Pertius. En la 2-a jarcento la romianoj larĝigis la pasejvojon, kiu frariĝis grava pasejo trans la ĵurasa montaro inter la helveta ĉefurbo Aventicum kaj la urbo Augusta Raurica. Dum mezepoko Tavannes estis majorejo de la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo.[3]

De 1793 ĝis 1797 Tavannes apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Tavannes fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Tavannes tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Tavannes en Historia Leksikono de Svislando (2012-05-30)
  4. Fonto: Stéphanie Lachat: Priorejo Moutier-Grandval' en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-17)
  5. Fonto: Stéphanie Lachat: Moutier (distrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2008-05-21)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj