Tavernes de la Valldigna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Mariñén.
Monaĥejo Sankta Maria.

Tavernes de Valldigna estas municipo de la Valencia Komunumo, Hispanio. Ĝi situas en la sudoriento de la provinco Valencio, en la komarko Safor. Tavernes havas 18.130 loĝantojn (NIS Hispanio 2010).

Situanta en la komarko Safor, ĝi troviĝas je 54 km de la komunuma ĉefurbo Valencio. Laurbo Tavernes estas la plej granda urba nukleo de Valldigna, valo fermita de montaroj kaj malferma al la marborda ebenaĵo de la Mediteraneo.

La municipo limas kun Alcira, Cullera, Favareta, Benifairó de la Valldigna kaj Jaraco, ĉiuj en la provinco Valencio.

La historio de Tavernes havas siajn spurojn en la originoj de la homo. En la Groto de Bolomor eltroviĝis arkeologiaĵoj plej antikvaj de la Valencia Komunumo kaj kiuj havas rilatojn kun la primitivaj homoj. Malgraŭ tio ke homaj restaĵoj ne eltroviĝis, oni trovis aliajn elementojn kiujn verŝajne la homoj uzis. La plej antikvaj arkeologiaĵoj havas inter 347.000 kaj 242.000 jaroj.

Laŭ legendo, ravata de la loka beleco, la reĝo Jakobo la 2-a (Aragono) diris al la abato de la Monaĥejo Sanktaj Krucoj: "Vall Digna per a un monestir de la vostra religió" (Inda valo por monaĥejo de via religio). Ekde la jaro 1298 tiu estis la nomo de la loko kaj de la Monaĥejo Sankta Maria de la Valldigna, kiu iĝis la plej grava en la antikva Valencia regno; ĝi estas konstruita laŭ la sama modelo de la monaĥejo Sanktaj Krucoj, situanta en Valldaura del Vallés. La kastelo MarinyenAlfandech nomigis la valon dum la araba regado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Tavernes havas 18.130 loĝantojn. Laŭ la censo de 2006, 7,77% de la loĝantaro de Tavernes estas enmigrintoj, el kiuj plej ĉeestas la rumanoj, marokanoj kaj latinamerikanoj.

Demografia evoluo de Tavernes de Valldigna
1857 1887 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 1996 2002 2006 2008 2010
5.771 6.529 7.990 9.061 9.563 10.249 11.411 12.168 12.890 13.962 15.597 16.062 16.412 16.803 17.988 18.364 18.130

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kun grava agrikultura pasinteco, nuntempe ĝi ankaŭ estas industria kaj komerca centro kaj turismo ankaŭ elstaras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]