Taverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo pri franca luksa taverno el la 19-a jarcento.

Taverno (de la latina taberna) estas drinkejo aŭ popola restoracio[1]. La signifo de la termino tamen multe diferencas de regiono al regiono. Ofte temas pri simpla populara esprimo; ofte la vorto estas leĝe priskribita kaj difinas kiajn trinkaĵojn kaj/aŭ manĝaĵojn oni povas akiri tie, aŭ kiu rajtas viziti ĝin. Ekzemple en Kebekio ĝis 1988 taverno estis drinkejo rezervita por viroj[2]. En Flandrio taverno estas luksa trinkejo, kie eblas ankaŭ manĝi. En iuj regionoj taverno estas esprimo por mizera drinkejo, mizera restoracio, kie plejparte kunvenas fiŝkaptistojvelistoj. La atmosfero kaj menuo de de tiaj tavernoj estas celitaj por fiŝkaptistoj kaj velistoj, ne por turistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005, p. 1137. PIV 1977 tamen priskribas tavernon ankoraŭ kiel "Pli-malpli luksa drinkejo, kie oni povas ankaŭ manĝi".
  2. Radio-Canada.ca. La plus vieille taverne de Québec passe le cap des 70 ans. 6-a de aprilo 2003.