Tavoleco (geologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tavoloj en la muŝelkalko de Partnachklamm

La tavoleco en la geologio estas la sinsekvo de tavoloj el diversaj materialoj en sedimentaj rokaĵoj, vulkanitoj kaj plutonitoj. Por sedimentaj petraĵoj la tavoleco estas tipa, sed ankaŭ vulkanitoj kaj plutonitoj povas esti tavolecaj, kaj ankaŭ dum la metamorfozo de sedimentaj rokaĵoj la tavoleco povas esti konservita.

La tavoloj povas esti diversaj je mineralogia konsisto, la grajngrandeco, la koloro kaj ankaŭ la teksturo.

La esploro de tavolecoj kaj ties tempa rilatigo oni nomas stratigrafio (scienco pri tavolecoj).