Taxa camarae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Taxa CamaraeTaxa Camerae estus tarifa listo de 1517 kaj atribuata al papo Leono la 10-a, redaktita por vendi sakramentajn absolvojn. La dokumento estis kaj estas nuntempe disvastigita sekve de publikigo fine de kontraŭklerikala libro de hispana Pepe Rodríguez, titolita “Mentiras Fundamentales de la Iglesia Católica (“La fundamentaj mensogoj de la Katolika Eklezio”).

Tiu taxa camarae komunikas tiaĵojn:

a) Absolvo per mono sen la postulo de esenca pento antaŭ Dio kaj pentofaro antaŭ la Eklezio.

b) Absolvo eĉ okaze de daŭrigo en la peka kondiĉo.

c) Absolvo ankaŭ rilate la pekojn kiujn iu faros estonte.

Ĉiuj estas konsiderata de eklezianoj absurdaĵoj laŭ la konstanta instruo kaj moroj de la Katolika Eklezio.

Teksto de la Taxa camarae[redakti | redakti fonton]

Jen la esperantigita teksto de la 35 artikoloj kiuj konsistigas la dokumenton:

1. Ekleziulo trafinta seksan pekon, kaj kun religiulinoj kaj kun kuzinoj, nepinoj aŭ baptofilinoj, kaj, fine, kun ajn virino, estu absolvita per pago de 67 funtoj kaj 12 groŝoj.

2. Se ekleziulo, krom de fornikada peko, petus esti absolvita ankaŭ de kontraŭnatura peko aŭ seksa bestaĵo, tiu pagu 219 funtojn kaj 15 groŝojn.

3. Sacerdoto deflorinta virginon pagos 2 funtojn kaj 8 groŝojn.

4. Religiulino kiu ambicias abatan dignecon post seksumado kun unusola aŭ kun diversaj viroj samtempe, ene aŭ ekstere de la monaĥejo, pagos 131 funtojn kaj 15 groŝojn.

5. Sacerdotoj kiuj volus konkubi kun parencaro, pagos 76 funtojn kaj 1 groŝon.

6. De ĉiu seksa peko plenumita de laiko, la absolvo kostos 27 funtojn kaj groŝon; se temas pri incestoj oni estu devigata aldoni kromajn 4 funtojn.

7. Adultulino petanta absolvon por evito proceson kaj havi larĝajn permesojn por daŭrigi en malĉastaj rilatoj, pagos al la papo 87 funtojn funtojn kaj 3 groŝojn. Similkazo, la edzo pagos samkvanton; se ili incestus kun siaj gefiloj devige aldonu 6 funtojn.

8. Absolvo kaj liberigo el leĝa persekuto pro krimrabo, ŝtelo aŭ incendio kostu al la kulpuloj 131 kaj 7 groŝojn.

9. Absolvo de simpla mortigo plenumita sur laika persono kostu 15 funtojn, 4 groŝojn kaj 3 moneretojn.

10. Se mortiginto mortigis du aŭ pli da homoj en la sama tago, pagu kvazaŭ li mortigus unusolan.

11. Edzo kiu fizike persekutis sian edzinon, pagos al la kuriaj kasoj 3 funtojn kaj 4 groŝojn; se ŝi estis mortigita, li pagos 17 kaj 15 groŝojn; se ŝin li mortigis por edziĝi al alia virino, aldone pagos 32 funtojn kaj 9 groŝojn. Kiuj helpus la edzon en la krimfarado estu absolvitaj per pago de 2 funtoj ĉiukape.

12. Kiu dronis sian filon pagos 17 funtojn kaj 15 groŝojn (aŭ 2 funtojn pli ol mortiginto de nekonato); kaj se la mortiginto estus la patro kaj la patrino, samvolaj, estu absolvitaj per la punpago de 27 funtoj kaj 1 groŝo.

13. Virino abortiganta la filon sinportitan, kaj la patro kunlaboranta en la krimo, ĉiukape pagos 17 funtojn kaj 15 groŝojn. Kiu faciligis la aborton de filo nescia, pagos 1 funton malpli.

14. Pro la mortigo de frato, fratino, patrino aŭ patro, oni pagos 17 funtojn, 14 groŝojn, pro la unua mortigo, kaj duonon pro la sinsekvaj.

15. Kiu mortigis episkopon aŭ prelaton hierarkie superan, pagos 131 funtojn, 14 groŝojn, kaj 6 moneretojn.

16. Se mortiginto mortigis pli ol unu sacerdoton diverskaze, pagos 137 funtojn, kaj la duonon pro la postaj.

17. Episkopo aŭ abato plenuminta mortigon embuske, incidente aŭ devigite, pagos, por havigi al si absolvon, 179 funtojn kaj 14 groŝojn.

18. Tiu kiu volas anticipe aĉeti absolvon de okaza mortigo plenumonta estonte, pagu 168 funtojn kaj 15 groŝojn.

19. Herezulo konvertiĝinta pagos absolvon per 269 funtoj. La filo de herezulo ŝtiparumita, pendigita aŭ alimaniere ekzekutita, povos esti rerajtigita nur pere de pago de 218 funtoj, 16 groŝoj kaj 9 moneretojn.

20. Ŝuldanto kiu, nepovante pagi siajn ŝuldojn, volus liberiĝi el la proceso iniciate de kreditoroj, transdonu al la papo 17 funtojn, 8 groŝojn kaj 6 moneretojn, kaj li estos liberigita el ŝuldo.

21. Estu permesite instali varivarajn vendobudojn sub la portikoj de preĝejoj per pago de 45 funtoj, 19 groŝoj kaj 3 moneretoj.

22. Kontrabanda krimo aŭ impostfraŭdo kontraŭ la rajtoj de la princoj, kostu 87 funtoj kaj 3 groŝoj.

23. Urbo kiu ambicias por siaj loĝantoj aŭ siaj sacerdotoj, gefratularo aŭ gemonaĥaro, permeson manĝi viandon kaj laktaĵojn en epokaj de malpermeso, pagos 781 funtojn kaj 10 groŝojn.

24. Monaĥejo kiu volus ŝanĝi la regulon kaj observi abstinon malpli gravan ol tiun preskribitan, pagos 16 funtojn kaj groŝojn.

25. Fratulo kiu por pliampleksigi sian konvenaĵstilon aŭ vivguston volus travivi kun virino en ermitejo, transdonu al la papa trezorejo 45 funtojn kaj 19 groŝojn.

26. La svaga apostatulo kiu volus senobstakle travivi, pagos samkvante por absolvo.

27. Egalkvanton da mono pagos la religiuloj, kaj sekularaj kaj subregulaj, kiuj volus vojaĝi laike vestite.

28. Bastarda filo de sacerdoto kiu volus posteuli pastoralan oficon de la patro, pagos 27 funtojn kaj 1 groŝon.

29. Bastardo kiu volus ordiniĝi kaj pro tio akiri beneficojn, pagos 15 funtojn, 18 groŝojn kaj 6 moneretojn.

30. Filo de nekonataj gepatroj kiu volus ordiniĝi, pagos al trezoro de la papo 27 funtojn kaj 1 groŝon.

31. Laikoj fizike difektaj aŭ kriplaj kiuj ambicias ordiniĝi kaj ĝui beneficojn, pagos al la apostola kaso 58 funtojn kaj 2 groŝojn.

32. Egalan monsumon pagos strabulo je dekstra okulo, dum strabulo je la maldekstra pagos al la papo 10 funtojn kaj 7 groŝojn. Ambaŭokule strabuloj pagos sumon de 310 funtoj kaj 15 groŝoj.

33. Eŭnuko kiu ambicias ordiniĝi, pagos sumon de 310 funtoj kaj 15 groŝoj.

34. Kiu volus per simonio akiri unu aŭ multajn beneficojn, adresiĝos al la trezoristoj de la papo, kiuj transdonos la rajton malaltkoste.

35. Kiu pro malobservo de ĵuro volus eviti persekuton kaj liberiĝi el ĉiuj ajn fispuroj, pagos al la papo 131 funtojn kaj 15 groŝojn. Krome li transdonos 3 funtojn por liberigi unuope ĉiun garantiinton.

Diskuto pri la aŭtentikeco de la listo[redakti | redakti fonton]

Ekde la publikigo de la libro ekfontis diversaj reagoj, aparte el ĉiuj personoj kiuj ne konis tiun dokumenton kaj deziris akiri pli da informoj ĉi-rilate. La listo, fakte, estis redaktita sen iu ajn necesa bibliografia referenco. Necesas antaŭmeti ke ĉiuj aktoj de la papoj estas konataj kaj publikigataj en kolektoj kaj eldonoj (vidu, ekzemple, Bullarium romanum) kaj de ĉiuj estas je dispozicio la originalo. Ĉiu dokumento, fakte, estis oficiale publikigita kaj kopiita centkopie (kaj certe eĉ pli), kies ekzempleroj poste estis senditaj al ĉiuj regionoj de la kristana mondo obeanta la papon. Pro tio ĉiuj buleoj de la papoj kaj la oficialaj administraj aktoj estas, hodiaŭ, je dispono per diversaj, kaj diversepoke, regule subskribitaj kaj stampitaj de la Roma Kurio.

Nu, la supre pritraktita dokumento estas menciita en neniu kolekto de papaj aktoj, nek originalforme nek kopie pri kiu eblus pritaksi la dokumentecan valoron. Iuj historiistoj, pro tio, hastis peti al sinjoro Rodríguez la necesajn referencojn, kiujn li jam preterlasis, por kontroli la originon de la dokumento kiun li publikigis, kaj kiu unualege klare ŝajnis misfamiga falsaĵo. Rodríguez ĝis nun ne sukcesis montri iun ajn papan originalon; li tamen nur konsentis ĝin kvalifiki “duba”.

Fone restas la metodologia principo laŭ kiu dokumento ne ekzistas ĝis kiam oni demonstras per nerefutebla pruvo ĝian ekziston, kaj ke kiu prezentas dokumenton tiu havas la taskon montri ĝian aŭtentikecon, kaj ne tiuj kiuj ne konas la dokumenton. Alimaniere kiu ajn povus fabriki dokumenton kaj ĝin deklari aŭtenta, kaj pretendi ke aliaj montru ĝian falsecon. Ne eblas demonstri la falsecon de io kio dokumente ne ekzistas.

Nemulte, eĉ nenie, valoras la ideo laŭ kiu la dokumento estus kaŝita en Vatikano. Tio signifus ke de tiu dokumento ekzistus nur unu kopio: tio igus tuj evidente nekredebla la deklaro ke la tarifoj estis efektive aplikitaj kaj disvastigitaj inter la fideluloj. Papa akto ne publikigita estas simple papa akto ne ekzistanta pro nelogika.

Plue, la vatikanaj arĥivoj entenantaj tiuepokajn dokumentojn estas malfermitaj al studuloj. Fine, se dokumento estas kaŝita en biblioteko, ne kompreneblas kiel kelka kapablis ĝin publikigi sed nekapablas sciigi neniun el la cirkonstancoj en kiuj tiu dokumento estis por li alirebla.

Ero da esploristoj, rikoltis ĉi-rilate serion da dokumentadoj, enmetitaj en ilia interretejo [1]. Antaŭ ĉio estis demandite ke Rodríguez prezentu la dokumenton sur kiu li skribis ke mem kopiis, sed li respondis ke la teksto estis eltirita el kelkaj fotokopioj de paĝoj franclingvaj nun senkoloraj. Kaj li ne montris tiujn paĝojn kopiitajn, kaj nun senkoloraj. La tuta korespondaro de tiuj historiistoj kun Rodríguez estas nun videbla en la menciita veba situo.

Iuj inklinas doni kvalifikon de aŭtenteco al la dokumento sen doni, aŭ postuli, referencojn kontroleblajn de historiisto. Tial la diskuto procedas ja jes, - sed ekskluzive en kampo ekstere de la laborkoncernatoj – sur la nekontrolebla nivelo de la persona inklino klerikala aŭ kontraŭklerikala.

Probabla modelo sur kiu la falsaĵo estis konstruita[redakti | redakti fonton]

Estas bone konate ke en renesanca epoko reale ekzistis iuj tarifaroj en Roma kurio, kies aŭtentaj kopioj estas nune konsulteblaj. Ili tamen regulis simplan kompenson elŝuteblan al la kurio pro la materia redakto de la kanona dokumento, kiel takso ŝuldata al la oficistoj aŭ oficejo (pretigo, kopiigo ktp). Hodiaŭ tiaj tarifaj listoj ne plu ekzistas ĉar la vatikanaj oficistoj estas monate pagate sendepende de kvanto da laboro por pretigi la dokumentojn serĉatajn. Li listo de la kostoj, tial, nenio alia estas ol tarifaro de oficejo, kaj nenimaniere koncernas absolvon de pekoj.

Certe, en la epoko de Leono la 10-a estis publikigita tarifara listo por la roma kurio, kaj ĝi restis deviga dum lia papado. Sed estas sammaniere certe ke tiu ĉi kaj aliaj similaj listoj (de posteulaj papoj) “suferis gravajn interpolaĵojn iniciate de la protestantoj, kiuj ruze modifis la frazeologion kaj la ciferojn por liveri aspekton tute monavidan kaj simonian de la papaj permesoj, el kiu la malriĉuloj estus senkompate ekskluditaj dum la riĉuloj povis obteni pere de mono ĉion tion deziratan. [2]

Ekzistas nombraj publikigaĵoj de aliigitaj tarifaroj, presitaj de protestantoj por senkrediti, ĉe siaj kunreligianoj, la katolikan eklezion. Hodiaŭ la historiistoj pri ili rekonas la evidentan falsecon, kaj ilin konsideras elementoj utilaj por studi la rilatojn inter katolikismo kaj protestantismo, dum la “kontraŭversistaj” (disputaj) jarcentoj. Neniu, tamen, de tiuj aliigitaj listoj koincidas kun la teksto publikigita de Rodríguez, kaj neniu atingis tiun gradon de korupto; eble la falsistoj de tiu epoko ege konsciaj ke karaktero ekscese simonia de la dokumento ekscitus tuj duboj pri ĝia aŭtenteco. Se estas, tamen, konataj la modeloj, restas ankoraŭ nekonata la fonto el kiu eltirus Rodríguez.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sito di studio sulla Taxa Camarae]
  2. N. Storti, La Storia e il Diritto della Dataria Apostolica dalle origini ai nostri giorni, Napoli 1969, p. 268

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Studoj:

  • N. Storti, La Storia e il Diritto della Dataria Apostolica dalle origini ai nostri giorni, Napoli 1969, pp. 268-277
  • Joseph Mendham (Emancipatus), Taxatio papalis, London 1825.
  • R. Gibbings, The taxes of the apostolic penitentiary, Dublin 1872.
  • P. Woker, Das kirchliche Finanzwesen der Päpste, Nördlingen 1878.
  • H. C. Lea, The Taxes of the Papal Penitentiary, in “The English Historical Review” VIII (1893), 424-438.
  • A. Dupin, Taxes de la pénitencerie apostolique, Paris 1879.
  • T. L. Green, Indulgences, Sacramental Absolutions, and the Tax-Tables of the Roman Chancery and Penitentiary, considered in reply to the charge of Venality, London 1872.
  • M. Jung, De L’authenticité du Fameŭ Livre des Taxes de la Chancellerie de Rome, in “Bulletin de la Société de l’Histoire du Protestantisme Français”, 1857, pp.541-557.

Rikoltoj de fontoj:

  • L. Tomassetti - S. Franco (a cura di), Bullarium, Diplomatum et Privilegiorum Sanctorum Romanorum Pontificum, Torino 1857-1882.
  • E. Fridberg (a cura di), Corpus Iuris Canonici, Graz (1955).
  • M. Tangl, Die päpstlichen Kanzleiordnungen von 1200-1500, Aalen (1959).
  • H. Denifle, Die älteste Taxrolle der apostolischen Pönitentiarie, in“Archiv für Literatur- und Kirchengeschichte des Mittlelalters” IV (1888), pp. 201-238.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Apologetiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]