Tcl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la programlingvo. Por informoj pri la aliaj signifoj de TCL, vidu la artikolon TCL.

Tcl estas la altnivela skripta programlingvo, kreita de John Ousterhout en 1988, por esti facile lernebla, sed ankaŭ potenca en lertaj manoj. Oni opinias, ke la lingvo pleje taŭgas por tiuj taskoj kiel rapida prototipado, skriptaj aplikaĵoj, GUI (grafika uzantinterfaco), testado.

Trajtoj

La Tcl trajtoj inkludas :

  • Ĉio estas komando, inkluzivante lingvajn strukturojn.
  • Ĉio ĉiam povas esti dinamike redifinita kaj homonimigita.
  • Ĉiuj datumoj estas manipulitaj kiel signoĉenoj, eĉ kodo - efektive ekzistas nur unu datumtipo - signoĉeno.
  • Treege simplaj sintaksaj reguloj.
  • Facila etendeblo (t.e Tcl-a kodo facile miksiĝas kun kodo en aliaj lingvoj, ekzemple C, C++, Java).
  • Interpreta lingvo, tial kodo povas esti kreita kaj ŝanĝita dinamike
  • Platforma sendependeco (Windows, Unix, Mac OS, ktp.).
  • Natura proksimeco kun populara fenestrada (GUI) interfaco Tk.
  • La kodo estas facile subtenebla. Tcl skriptoj ofte estas pli kompaktaj kaj legeblaj ol ekvivalentaj alilingvaj programoj.

Ekzemploj

Saluton, mondo!

puts "Saluton mondo!"

puts {Saluton mondo!}

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda