Team
El Vikipedio
(Alidirektita el Team')
|
Team |
|
|---|---|
| Fondo | 80-aj jaroj de 20-a jarcento |
| Ĝenro | pop-roko |
| Oficiala retejo | http://team-online.sk |
| Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
TEAM estis dum la 80-aj jaroj la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ili gajnis la konkurson "Zlatý slávik" (Esperante: "Ora Najtingalo"). En 1991, la kantisto de la grupo, Pavol Habera, gajnis la saman premion en la kategorio "kantisto", superante i.a. Karel Gott-on.
En 1989, Team' eldonis la albumon "En Esperanto" (resp. "Ora Team'", la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček.
[redaktu] Diskografio
- 1988 - Team
- 1989 - En Esperanto / Ora Team''
- Volas ni
- Reklamo al silento
- Jen mia numero
- Via eta timo
- Letero de Vincento
- Sur la sama ŝipo
- Eta ŝtormo nokta
- En kaĉ'
- Rakonta silentado
- Nun ni plu kunas
- 1989 - Team 2 – Prichytený pri živote
- 1990 - Team 3
- 1991 - Team 4
- 1993 - Team 5
- 1996 - Team 6 – Voľná zóna
- 2000 - Team 7 – 7edem
- 2002 - Team 8 – Mám na teba chuť :-)
- 2003 - Team – Live in Praha
- 2004 - Team X
- 2007 - Team 11
- Esperanta Songazeto n-ro 2 (1983) - unuafoje parto de ilia muzika koncerto estas eldonita kasede, en la rubriko pri la muzika gasto. Eldonis LF-koop.
- Vinilkosmo-kompil' 2 (1996) - la grupano Milan Doĉekal kontribuas per la kanto "Kapon redonu".

