Teatrejo Garibaldi (Mazara del Vallo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatrejo Garibaldi
Vido je la scenejo
Vido je la scenejo
Vido je la scenejo
teatrejo
Teknikaj datoj
Tipo Huffera ĉambro, kun du rangoj de loĝioj
Kapacito 99 homoj
Loko
Lando  Italio
Adreso Via del Carmine
Urbo Mazara del Vallo
Realigo
Konstruo 1848
Projektisto don Gaspare Viviani
Posedanto Komunumo de Mazara del Vallo
vdr

Teatrejo Garibaldi estas teatrejo de Mazara del Vallo.

Historio

Post la sicilia revolucio de 1848, kaj la sekva povpaso de Burbonoj al urba komitato, oni decidis aĉeti konstruaĵon en emfiteŭzo, kontraŭ 36 dukatoj por jaro[1], kaj nomumi komisionon por doni al la urbo novan teatrejon. Oni taskis la kanonikon Gaspare Viviani pri projekti strukturon simila al Teatrejo Garibaldi de Trapani, kaj en tri monatoj ĝi konstruiĝis, kun elspezo de 2.355 dukatoj, kiuj estis asignitaj, de la episkopo Scalabrini, por rekonstrui la havenon[1][2].

La teatrejo inaŭguriĝis la 12-a de januaro 1849, kun nomo Popola Teatrejo[1]. Poste oni dediĉis ĝin al Giuseppe Garibaldi, per decido de la 5-a de marto 1862[2].

Kelkaj famaj prozaj italaj artistoj de la 19-a jarcento aktoris ĉi tie: oni memoras Giacinta Pezzana, kiu rolis la Tereza Raquin-n kaj la Marŝalino-n, kaj Tommaso Salvini, ludanto de Vittorio Alfieri kaj William Shakespeare, kiu en 1874 aktoris dekkvinfoje[1].

En la teatrejo ensceniĝis operoj, operetoj kaj ludprezentoj, ĝis la jaro 1930, kiam la teatra aktivitado ekmalpliiĝis, ĝis tute finiĝi.

Ekde la jaro 1981 komencis multaj provoj pri la restaŭro de la teatrejo, kiuj fiaskiĝis por neklaraj kialoj. La lasta restaŭraĵo komencis en 2003[2] kaj finiĝis en 2006. Ĝi ebligis la remalfermon de la teatrejo en 2010[3][4].

Ekde la jaro 2011 la teatrejo rekomenciis gastigi spektaklojn[5].

Arkitekturo

La konstruaĵo konsistas el huffera ĉambro, kun eta enirejo kiu ebligas eniri du ŝtuparoj, kiuj kondukas al du loĝioj kaj al galerio.

Sen eksteraj dekoracioj, ĝi estas riĉa en pentraĵoj tipaj de la sicila folkloro, kiuj similas al pentraĵoj kiuj ornamas sicilaj ĉaretoj.

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (1932) Historio de la urbo Mazara, p. 216–218.
  2. 2,0 2,1 2,2 ASARO, Nino (12-a de junio 2005). Teatrejo Garibaldi - Post okdek jaroj restaŭriĝis la historia komunuma teatrejo. Alirita 1-a de aprilo 2012. itale
  3. BRUNO, Ettore (8-a de oktobro 2010). La teatrejo Garibaldi de Mazara del Vallo remalfermiĝas. Alirita 1-a de aprilo 2012. itale
  4. Ŝablono:Citartikolo
  5. MATTAROCCIA, Pasqualino (29-a de novembro 2011). Teatrejo Garibaldi. Renkontigo kun respondeculo de la Stabila Teatrejo de Catania. Alirita 1-a aprilo 2012. itale