Teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teatro estas belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj prezentotaj al spektantoj de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ per marionetoj.

Konstruaĵo en kiu oni prezentas teatraĵojn nomiĝas teatrejo, sed foje ankaŭ la vorto "teatro" estas uzata en la senco de "teatrejo".

Teatro baziĝas sur movo, bildo kaj teksto; tial, ĝi estas iome anstataŭiĝinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ subĉiele, ekzemple, en parko, aŭ en malnova kastelo aŭ antikva amfiteatro—fakte, preskaŭ ie ajn.

Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male, senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro per pupoj, aŭ eĉ per nure ombroj.

Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio, teatro ekfloris en variaj grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro.

Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro.

Teatrospecoj

Tragedio - Komedio - Dramo - Revuo - Skeĉo - Pupteatro - Ombroteatro - Pantomimo - Cirkartoj - Improvizoteatro - Esperanta Teatro

Famaj teatraĵ-aŭtoroj

Jean Anouilh - Beaumarchais - Samuel Beckett - Albert Camus - Pierre Corneille - Georges Courteline - Anton Ĉeĥov - Karel Čapek - Georges Feydeau - David Garrick - Jean Giraudoux - Carlo Goldoni - Sacha Guitry - Ludvig Holberg - Victor Hugo - Henrik Ibsen - Eugène Ionesco - Alfred Jarry - Eugène Labiche - Marivaux - Molière - Alfred de Musset - Marcel Pagnol - Jean Racine - Jules Romains - Edmond Rostand - Jean-Paul Sartre - William Shakespeare - Sofoklo - Lope de Vega

Famaj aktoroj kaj kantistoj

Sarah Bernhardt - Enrico Caruso - Maria Callas - Therese Giehse - Lotte Lenya - Bernhard Minetti - Will Quadflieg - Paul Robeson- Helene Weigel

Famaj scenejoj

Broadway Theatre - Golden Globe Theatre

Famaj verkoj

Ollantay - Reĝo Edipo - Romeo kaj Julieta - Makbeto - Knock - L'Avarulo - Hernani - La jeso de la knabinoj