Teatro Colón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro Colón
operejo
Bazaj datoj
Konstrustilo eklektika arkitekturo vd
Arkitekto Luca Pierotti vd
Estiĝo 1908
Lando Argentino vd
Situo Bonaero
Poŝtkodo CP 1010
Situo
Geografia situo 34° 36′ 4″ S, 58° 22′ 59″ U (mapo)-34.601083333333-58.383083333333Koordinatoj: 34° 36′ 4″ S, 58° 22′ 59″ U (mapo)
Teatro Colón (urbo Bonaero)
Teatro Colón (urbo Bonaero)
DEC
Teatro Colón
Teatro Colón
Situo de Teatro Colón
Map
Teatro Colón
Retejo https://teatrocolon.org.ar/es
vdr
la "Teatro Colón" en Bonaero
Teatro Colón

La Teatro Colón (hispane por "Kolumba teatro") estas la plej konata teatrejo de Bonaero, Argentino.

La unua Teatro Colón en Bonaero malfermiĝis la 27-an de 1857 en la sudokcidenta angulo de la "Placo de Majo", ĉe kiu ankaŭ situas la rezidejo de la prezidento de Argentino. La konstruaĵo povis gastigi 2500 spektantojn, sed pli poste malkonstruiĝis kaj nun tiuloke situas la ĉefa sidejo de la nacia banko de Argentino.

La nuntempa Teatro Colón inter la "Placo Lavalle" kaj la "Avenuo 9-a de Julio" inter la jaroj 1889 kaj 1908 konstruiĝis gvide de la arkitektoj Francesco Tamburini, Angelo Ferrari, Victor Meano kaj Julio Dormal. Ĝi inaŭguriĝis dum la jaro 1908 per surscenigo de la opero Aida de Giuseppe Verdi. La teatrejo havas 2.500 sidlokojn kaj 1000 starlokojn.

Interese estas, ke la ĉefa enirejo de la teatrejo situas ĉe la "Placo Lavalle" kaj ne, kiel eblus supozi, ĉe la "Avenuo 9-a de Julio", la pompa centra avenuo de Bonaero. Kauzo por tio estas, ke la Avenuo nur finkonstruiĝis dum la jaro 1937 kaj dum la konstrutempo de la teatrejo do ankoraŭ ne ekzistis.

Dum la dua mondmilito multaj artistoj fuĝis el Eŭropo kaj atingis Armerikon. Tiam Buenos Aires ludis gravan rolon kiel arta centro.

La teatrejo ekde la 1-a de novembro 2006 estas fermita pro renovigo kaj la plano estis remalfermi ĝin la 25-an de majo 2008 okaze de la teatreja centjariĝo. Tiu plano tamen ne plenumeblis kaj nun antaŭvidatas la remalfermo dum la jaro 2010, kiam okazos la 200-jariĝo de la sendependiĝo de Argentino.

La Teatro Colón estis kaj daŭre estas inter la plej famaj operejoj de la mondo. Kantistoj kiel Enrico Caruso, Montserrat Caballé, José CarrerasLuciano Pavarotti, dirigentoj kiel Richard Strauss, Karl BöhmDaniel Barenboim kaj ankaŭ famaj dancistoj kiel Julio Bocca ĉi tie admireblis. Pluraj instrumentaj muzikistoj kiel la klarnetisto Giora Feidman ĉi tie komencis mondan karieron.

Premieroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]