Teatro DOMA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teatro DOMA estas studenta teatro, kiu dum la OSIEK-konferenco 2012 en Svitavy prezentis esperantlingve dramon R.U.R. de Karel Čapek pri robotoj.

La teatro estiĝis en 1994 en la urbo Svitavy, sidejo de ĈEA kaj Esperanto-Muzeo kaj muzeo de Oskar Schindler. Ĝia nomo estas akronimo el la vortoj „DOcela MAlé divadlo“ (TUte MALgranda teatro) kaj samtempe ĝi estas vortludo, ĉar „doma“ en la ĉeĥa signifas „hejme“.

Komence la ensemblo aktivis ĉe Gimnazio Svitavy, ekde 2006 ĝi memstariĝis kiel Teatro DOMA. Ĝi havas tridekon da membroj en la gimnazia aĝo (11-20 jaroj) sub gvido de d-rino Radka Oblouková kiel reĝisorino. La teatro konsistas el tri ensembloj (11-13 jaroj, 15-17 jaroj, 18-20 jaroj), kiuj havas memstarajn spektaklojn, sed ankaŭ kunlaboras, ne nur inter si, sed ankaŭ kun infana ensemblo „Dramatická školička“ (Drama lernejeto).

La spektakloj okazas en la urba teatro Trám (Trabo), sed ankaŭ en la urba Muzeo kaj galerio, ekzemple pri Oskar Schindler, savinto de judoj dum la 2-a mondmilito, aŭ pri Valentin Oswald Ottendorfer, mecenato, kiu konstruigis en la urbo malsanulejon, maljunulejon kaj ĉefe bibliotekon, la plej belan konstruaĵon en la urbo, kie nun troviĝas Esperanto-muzeo kaj te-trinkejo. En la te-trinkejo ili prezentas poeziajn kunvenojn, en la muzeo mem la biografion de la mecenato aŭ historion de la urbo. Ĉion ili prezentas ĉeĥlingve, sed por OSIEK-konferenco en julio 2012, kies temo estis „Sciencfikcio kaj robotoj en Esperanto“, ili preparis esperantlingve la dramon R.U.R de Kartel Čapek, kvankam nur la plej gravajn scenojn. Videbla ĉe YouTube.

Iliaj spektakloj estis „Klíče“ (Ŝlosiloj, 2005), „Svatební košile“ (Nuptoĉemizo, 2006), „Cizina“ (Fremdujo, 2007), „Insecta“ (Insektoj, 2008), „Sestry, a to tři“ (Fratinoj, kaj nome tri, 2010), „7 kroků od prádelny“ (7 paŝojn de la tolaĵ-lavejo, 2011) kaj jam menciita esperantlingva teatraĵo pri robotoj.

„Serĉado de la stelo de David“ estis komponita programo pri Schindler kaj liaj judoj, „Nokto en la muzeo“ estis dediĉita al Ottendorfer kaj lia vizito de la naskiĝa urbo. Poeziaj programoj prezentis ekz. la poemegon „Majo“ de Karel Hynek Mácha, poezion kaj sciencfiksion, trinkadon de teo en la orientaj landoj, mitojn kaj legendojn, taglibrojn kaj memuarojn k.s.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]