Teatro Attila József

El Vikipedio
(Alidirektita el Teatro József Attila)
Saltu al: navigado, serĉo

Teatro Attila József [jOĵef atila] (hungare: József Attila Színház [joĵef atila sinhaz]) estas teatro en Budapeŝto, en distrikto Angyalföld.

Historio [redakti]

Tiu ĉi teatro estis konstruita en 1956 laŭ la tiutempa socialisma stilo. Tiutempe en la proksimeco multe da fabrikoj situis, tial ĉi teatro estis dediĉita al la laboristoj. La teatro prenis la nomon de Attila József, kiu estis la plej ŝatata poeto de la komunistoj. La teatro havis la taskon kontentigi gustojn de la laboristoj, tial ĝi prezentis diversajn muzikajn teatraĵojn.

La konstruaĵo [redakti]

La konstruaĵo estas griza kaj se iu ne vidas la surskribon, tiu supozas ĝin instituto aŭ loĝdomo.

En la teatro aktoradis inter ili Attila Geréb, Bertalan Solti, Ernő Szabó (aktoro), Ferenc Bács, Ildikó Incze, Katalin Bács, Pál Mihály, Sándor Keresztes, sed la plej menciindaj aktoroj estis Ági Voith, András Kern, Cecília Esztergályos, Erzsi Galambos, Gyula Bodrogi, István Sztankay, Margit Bara, László Inke, Judit Pogány, Róbert Koltai.

Aparte menciindaj teatraĵoj estis Barillet-Grédy: A kaktusz virága (Floro de la kakto) kaj Ambaŭ vivoj de onklino Mici.

Fontoj [redakti]