Teatro Radnóti
Teatro Radnóti (hungare Radnóti Színház, foje Radnóti Miklós Színház) estas malgranda teatro en Budapeŝto, en la teatra kvartalo. Proksime estas Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo.
Enhavo |
Historio [redakti]
Pli frue amuzejo funkciis en la konstruaĵo. En 1976 tiutempe moderna teatro ekfunkciis, kiun estris Emil Keres. La debuta teatraĵo estis prezento de poeto Miklós Radnóti, ankaŭ poste oni aranĝis similajn teatraĵojn pri aliaj poetoj, verkistoj. En 1985 András Bálint (aktoro) transprenis la taskojn.
Tie okazis ankaŭ Esperantaj teatraĵoj dum festivaloj, ekzemple Ĉu vi vidis iam la piedsignon de l'Proteto? kaj La aŭroroj ĉi tie estas silentaj.
Stabo (selekto) [redakti]
Mari Csomós, Attila Geréb, Adrienne Jancsó, Levente Moravetz, Zoltán Gera (aktoro), Gyula Szombathy.