Teatro Thália (Budapeŝto)
El Vikipedio
Teatro Thália estas malgranda kultura konstruaĵo en Budapeŝto.
Historio [redakti]
En 1913 nova amuzejo nomata Jardin d'Hiver (Vintra ĝardeno) malfermis en tiu ĉi konstruaĵo. Paŝo post paŝo krom la revuoj oni prezentis operetojn kaj aliajn teatraĵojn. Baldaŭe ĝi havis la jenajn nomojn:
- Teatro Renaissance 1920-1926
- Kinejo Radius 1926-1944
- Teatro Vígszínház 1945-1949
- Porjunulara Teatro 1949-1954
- Teatro Petőfi, kiel teatro de la junularo 1954-1960
- Teatro Petőfi 1960-1962
- Nacia Teatro (Budapeŝto) 1964-1966 (kiel provizora loko kun 781 sidlokoj)
- Ĉefurba Operetoteatro 1966-1971
- Teatro Thália 1971-1991 kaj ekde 1995
- Teatro Arizona 1991-1993
- Teatro Művész (Artista) 1993-1995
Ekde 1998 teatra trupo ne apartenas al la teatrejo, nur gastaktoroj roladas. La konstruaĵo kelkfoje estis trakonstruita. Nuntempe en la teretaĝo estas 14 vicoj, krome estas 2 etaĝoj.
Aktoroj, kiuj tie roladis (selekto) [redakti]
András Ambrus, Margit Dajka, László Inke, Katalin Lukácsy, József Madaras, István Nagy (aktoro), Lajos Tándor, Gábor Tompa, Ida Turay.