Teatro de Petr Bezruč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de Petr Bezruč
teatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Josef Dostál vd
Malfermo 1990
Lando Ĉeĥio vd
Situo Ostrava
Situo
Geografia situo 49° 49′ 52″ N, 18° 16′ 30″ O (mapo)49.831118.2751Koordinatoj: 49° 49′ 52″ N, 18° 16′ 30″ O (mapo)
Teatro de Petr Bezruč (Ĉeĥio)
Teatro de Petr Bezruč (Ĉeĥio)
DEC
Teatro de Petr Bezruč
Teatro de Petr Bezruč
Situo de Teatro de Petr Bezruč
Map
Teatro de Petr Bezruč
Retejo https://www.bezruci.cz
vdr
La nuntempa konstruaĵo de la teatro sur strato 28. října

Teatro de Petr Bezruč estas ostrava teatro malfermita unue neoficiale la 1-an de decembro 1945 per ludo Jak se Honza učil bát (esperante Kiel Joĉjo lernis timi) kaj oficiale poste la 13-an de decembro 1945 per premiero de ludo Ondřej a drak (esperante Ondro kaj drako). Tiu ĉi scenejo havis de komence alian tipon de repertuaro ol ĉi tiea "granda" teatro. Ĝi orientiĝis ĉefe por juna spektanto.

La teatro unue nomiĝis Kytice (Bukedo), poste Divadlo mladých (Teatro de junaj), ekde la jaro 1948 Městské divadlo mladých (Urba teatro de junaj) kaj ekde la jaro 1957 Divadlo Petra Bezruče (Teatro de Petr Bezruč). Dum mallonga tempo ĝi estis parto de Ŝtata teatro Ostrava (nun Nacia teatro moraviasilezia). La scenejon kreis plejparte volontuloj; profesiajn aktorojn la spektantoj ĝisatendis nur komence de la kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento. En 1961 la teatro transloĝiĝis en modernan konstruaĵon de Domo de kulturo de Vítkovice (nun Domo de kulturo de urbo Ostrava). De komence de la naŭdekaj jaroj de la dudeka jarcento agadas en la teatra konstruaĵo Blaník sur strato 28. října. La teatro havas du scenejojn - grandan scenejon kaj kameran spacon nomata Márnice (Kadavrejo).

Ekde de sezono 1997/1998 ludas en la teatro memstara Teatra kompanio de Petr Bezruč. Ties agadon dotigas establinto (Magistrato de urbo Ostrava), dum administradon kaj teknikaj trafikon de la teatra konstruaĵo certigas Teatro de marionetoj Ostrava. En la jaro 2003 insceno de Dostojevskij Idioto reĝisorata de Sergej Fedotov lokigis sur la tria loko en enketo de Teatraj ĵurnaloj pri la plej bona insceno de la jaro. Nuntempa arta ĉefulo (ekde sezono 2005/2006 estas reĝisoro Jan Mikulášek.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]