Absurda teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teatro de absurdo)

La Absurda teatro estas teatra stilo de la 20-a jarcento, kiu estas konsiderata specifa formo de eksperimenta teatro. Ĝi celas montri la sensencecon de la mondo kaj la homon perditan en ĝin. Ĝin karakterizas groteskaj dialogoj, monologoj kaj daŭraj ripetoj.

Absurdo (sensenceco) kiel ĝi estas konceptita, kaj eble eĉ pli sentata en la Absurda Teatro, unuafoje aperis tiunome en la verko de Albert Camus "La mito pri Sizifo" (1942), kaj, eble, la unua teatraĵo plenigita de tia sento estis lia Kaligulo, kvankam la sento jam troviĝis en verko de alia ekzistencialista filozofo-verkisto Jean-Paul Sartre, titolita "La Naŭzo".

Kiel termino, la "Teatro de Absurdo" estis ekuzita unuafoje en 1961 de la brita teatrorecenzisto Martin Esslin en lia libro The Theatre of the Absurd celanta difini grupon de dramistoj post la dua mondmilito. La revolucia verko en teatro de absurdo estas Kartoteka (unua eldono: 1959, Varsovio) de Tadeusz Różewicz. La ĉefa atingo de tiu aŭtoro estas la invento de la rimedo kiel skribi pri Auschwitz. En verkoj de Różewicz, precipe en liaj poemoj, plej grava kondiĉo stariganta la mondon estas la nenio, kiu estas la eco de absurdo.

La plej famaj verkistoj de absurda teatro estas:

La literatura nocio de absurdo ne limiĝas al teatro, ekzemple la verkaro de la itala Dino Buzzati, kvankam ne teatra, tute ecas tia.