Teatro de marionetoj Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de marionetoj Ostrava
theatre company • pupteatro
Estiĝo 1953
Lando Ĉeĥio vd
Situo Ostrava
Sidejo Ostrava vd
Situo
Geografia situo 49° 50′ 3″ N, 18° 17′ 34″ O (mapo)49.834118.2927Koordinatoj: 49° 50′ 3″ N, 18° 17′ 34″ O (mapo)
Teatro de marionetoj Ostrava (Ĉeĥio)
Teatro de marionetoj Ostrava (Ĉeĥio)
DEC
Teatro de marionetoj Ostrava
Teatro de marionetoj Ostrava
Situo de Teatro de marionetoj Ostrava
Map
Teatro de marionetoj Ostrava
Retejo http://www.dlo-ostrava.cz/
vdr
Nuntempa konstruaĵo de Teatro de marionetoj
Nuntempa konstruaĵo de Teatro de marionetoj
Eksa konstruaĵo de Teatro de marionetoj

Teatro de marionetoj Ostrava estiĝis en la jaro 1953. Dek unu fondintoj decidis krei scenon difinitan sole por infanoj. La unua ludo estis la 12-a de decembro 1953 premiero de teatraĵo Avo Frosto. La unua direktoro estis Miloš Zapletal. Inter tiamaj aktoroj eminentis precipe Jiří Volkmer, Dušan Feller aŭ Libuška Hertlová. El sia devena sidejo sur Placo de Masaryk la teatro en la jaro 1999 transloĝiĝis en novan konstruaĵon proksime de ekspoziciejo Nigra herbejo. Jam ekde la jaro 1995 ĝi aranĝas ĉiun paran jaron internacian marionetan festivalon Spectaculo Interesse Ostrava kaj ĉiun malparan jaron festivalon Teatra pilgrimado sen barieroj.

Malnova konstruaĵo de la teatro[redakti | redakti fonton]

La domo sur stratangulo de Placo de Masaryk kaj Velká strato (ludomo de Mathias Schönhof kun kafejo Union) estis konstruita en la jaroj 1898-1899 laŭ projekto de ostrava arkitekto Felix Neumann. Ekde la jaro 1953 komencis en la konstruaĵo en ligiteco al amatora ensemblo Ligna Reĝlando agadi profesia Regiona Teatro de marionetoj. En la jaroj 1968-1972 okazis ampleksa rekonstruo de la konstruaĵo.[1] Plua rekonstruo de la konstruaĵo estis farita unu jaro post forloĝiĝo de la ensemblo en la nove konstruita konstruaĵo de Teatro de marionetoj. Hodiaŭ oni markas la domon sur la stratangulo de Placo de Masaryk kaj Velká strato kiel la "eksa Teatro de marionetoj".

Nova konstruaĵo de la teatro[redakti | redakti fonton]

En la nova konstruaĵo la teatro havas sidejon ekde la jaro 1999. La propra konstruaĵo estas duetaĝa kaj ĝi havas ovalan bazplanon. Peraltece ĝi kreas helikforman maldekstreturnan spiralon. La enireja parto estas malplipezigita per vitro kaj grandaj travidejoj en vestiblon. Antaŭ la konstruaĵo oni trovos kvin gigantajn lignajn marionetojn (aŭtoro Tomáš Volkmer): Pajaco, Reĝo, Reĝino, Anĝelo kaj Diablo. La enireja ĉambrego estas ornamita per pentraĵo de stela firmamento de fabelaj estuloj. Solena komenco de funkciado okazis la 24-an de septembro 1999 per premiero de Sakfajfisto el Strakonice. La nova konstruaĵo de arkitektoj Petr Hájek kaj Gabriela Minářová akiris premion Domo de la jaro 1999.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]