Teatromuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocioj teatromuzikoscenejomuziko estas interligo de muziko kaj teatroscenejo. Ili havas malsamajn signifojn.

Scenejomuziko[redakti | redakti fonton]

Scenejomuziko estas muziko, kiu okazas dum teatroprezentado sur la scenejo kiel parto de la scena agado – diference al muziko, kiu venas el la orkestrofosaĵo. Ĝi estas muziko, kiun ne nur aŭdas la aktoroj kaj kantistoj, sed ankaŭ la roluloj.

En la opero Don Giovanni (1787) de Mozart en la finalo de la unua akto rolas-ludas tri orkestroj malsamajn dancmuzikojn sur la scenejo. Samtempe ludas, kiel kutime, la orkestro en la orkestrofosaĵo, kiu ne apartenas al la scenejomuziko. En la italaj operoj de la 19-a jarcento ofte ludis bando la scenejomuzikon, kiu ne estas notita en la orkestropartituro voĉo sub voĉo, ĉar ĝia partio estis aranĝata je ĉiu prezentejo por la loka blovmuzikobando, kies anoj staris en siaj uniformoj sur la scenejo.

Teatromuziko[redakti | redakti fonton]

Teatromuziko estas ĉiu muziko en dramo (pro tio ankaŭ dramomuziko). Tio povas esti enigitaj kantoj kaj ĥoraĵoj por la roluloj, dancmuziko, melodramoj, fonmuziko, interludoj por konstrupaŭzo samkiel en pli fruaj epokoj ankaŭ ampleksaj uverturo. Do scenejomuziko enestas la pli ampleksan nocion teatromuziko. Malsame al opero teatro- kaj scenejomuziko en dramo estas ĉiam novkomponata resp. -aranĝata por ĉiu enstudado.

Komponado kaj aranĝado de scenejo- kaj teatromuziko apartenis al la tradiciaj taskoj de teatrokapelestro. Nuntempe scenejomuzikisto, subigitaj al la reĝisoro de la enscenigo, transprenis la funkcion de teatrokapelestroj. Pro la kostoj oni ankaŭ nur malofte rekte ludas scenejomuzikon. Tiu ofte nur egalas etossonaro. Kantoenmetaĵoj en dramoj maloftiĝis.

En la 19-a jarcento la teatromuziko en dramo estis tre ampleksa kaj estis rekte ludata de iom granda orkestro, ekzemple en la farsoj de Johann Nestroy. Multaj muzikaĵoj, kiujn oni nuntempe ludas en koncertejo, estas prilaboraĵoj aŭ partoj el teatromuziko, ekz. la orkestraĵo Die Ruinen von Athen de Ludwig van Beethoven (pri la samtitola dramo de August von Kotzebue, 1812), la uverturo Dichter und Bauer de Franz von Suppé (pri popolteatraĵo de Karl Elmar, 1846) aŭ la Peer-Gynt-Suitoj de Edvard Grieg (pri dramo de Henrik Ibsen, 1867).

Plivastasence teatromuziko povas inkludi la operon, ekz. se oni diferencas inter koncerta kaj teatra muziko de certa komponisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]