Tebo (Egiptio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teboj
en hieroglifa skribo
R19 X1
O49
Monda heredaĵo de UNESKO
Vido al okcidenta bordo de Nilo en regiono de antikvaj Teboj
Templo en Karnako

Tebo (laŭ K. Bein Teboj) (Θήβαί) estas antikva supraegiptia urbo. Dum la 11-a dinastio kaj dum la Nova imperio Tebo estis ĉefurbo de Antikva Egiptio.

Hodiaŭ ampleksa arkeologia loko troviĝas proksimume 900 km de Kairo sur ambaŭ bordoj de rivero Nilo. Sur la orienta bordo troviĝas nuntempa vilaĝo Karnako kaj urbo Luksoro kun restaĵoj de templaj kompleksoj de dio Amono, en dezerto sur la okcidenta bordo de Nilo estas proksimume 8 km longa zono de nekropoloj kun tomboj kaj restaĵoj de postmortaj temploj (ekz. Dér el-Bahrí, Dér el-Medine, Dra Abůn-Naga kaj Valo de reĝoj).

Tebo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Tebo:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.
Ili vojaĝas suden al centpordega Teb-urbo.
-Jen la Amona Templo de l'Suvereno nubloĝa,
kien la homoj paŝas laŭ longa sfinksavenuo
el tiu de Luksoro; piemaj artokreaĵoj
kun hieratikaj skulptoj, surmuraj pentroj okrecaj.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]