Teddy Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teddy Wilson ĉepiane, kune kun la muzikistoj ĉirkaŭ Benny Goodman (3-a ekde maldesktre)

Teddy Wilson (fakte Theodore Shaw Wilson; * 24-an de novembro 1912 en Aŭstino, Teksaso; † 31-an de julio 1986 en New Britain (Konektikuto)) validas kiel unu el la plej gravaj usonaj ĵaz-pianistoj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Teddy Wilson naskiĝis kiel dua filo de August Wilson kaj Pearl Shaw. Lia pli aĝa frato Gus fariĝis trombonisto, dum kiam Teddy jam komencis ludi pianon dum frua infanaĝo. Wilson tiam studis pianon kaj violonon ĉe la Universitato je Tuskegee en Tuskegee (Alabamo), kie instruis liaj gepatroj. Ankaŭ sur hobojo kaj klarneto li akiris kelkan lertecon. En la ĵazmondeto li aperis ekde 1929 kaj li ludis komence en Ĉikago, inter alie kun klarnetisto Jimmie Noone kaj ekde 1931 ĝis 1933 kun Louis Armstrong. En 1933 li transloĝiĝis al Novjorko, por ludi en la bandon Chocolate Dandies de Benny Carter. Inter 1934 kaj 1935 ekestis sonregistraĵoj kun la bando de Willie Bryant.

Teddy Wilson, Foto de William P. Gottlieb

Ekde 1935 li estis ano de la triopo de Benny Goodman kun Benny Goodman (Klarinette) kaj Gene Krupa (frapinstrumentaro). Wilson kiel nigrulo kaj Goodman kiel blankulo formis per tio unu el la unuaj miksitaj bandoj. Ĉi tiu bando pliampeksiĝis en 1936 per Lionel Hampton (vibrafono) al kvaropo. Teddy Wilson restis ĝis 1939 ĉe Goodman kaj prezentis poste ankaŭ en la filmo The Benny Goodman Story (1956).

Dum la 1930-aj kaj 1940jaroj Wilson 50 surdiskigis furoraĵojn kun kantistinoj kiel Mildred Bailey (1933–1944), Lena Horne, Billie Holiday (1937–1942) kaj Helen Ward. Li partoprenis multajn surdiskigajn kunsidojn kun aliaj svingogranduloj kiel Red Norvo, Lester Young, Roy Eldridge, Charlie Shavers, Buck Clayton kaj Ben Webster. Wilson direktis ekde 1939 ĝis 1940 bandegon (i. a. kun Ben Webster, Doc Cheatham kaj Al Casey), poste (ĝis 1944) sesopon, kiu ludis en Café Society kaj al kiu apartenis inter alie Bill Coleman kaj Edmond Hall. Poste li ludis sole aŭ triope, kunlaboris tamen ankaŭ en la brodveja spektaklo Seven Lively Arts de Benny Goodman. Inter 1949 kaj 1952 li laboris ĉe radiostacio en Novjorko kaj estris somerkursojn ĉe konservatorio Juilliard School.

Post koncertvojaĝoj tra Anglujo kaj Skandinavujo li estis en 1954 kaj 1955 dungito de CBS kaj tenis propran radioprogramon kun tutlanda disvastiteco. En 1957 li prezentis ĉe Newport Jazz Festival kaj en 1958 dum la Internacia Ekspozicio en Bruselo. Ekde 1960 li ĉiam denove vojaĝis tra Eŭropo kaj aliaj mondopartoj (en 1962 kun Goodman en Sovetunio) kaj prezentis ankaŭ dum televidspektakloj. En la 1970-aj jaroj ekestis sonregistraĵoj en Kopenhago, Tokio, Munkeno, Nico, Londono kaj okaze de la Montreux Jazz Festival. Li daŭre prezentis kun transvivantaj stelulo de svingo kaj krome laboris ofte triope kun siaj filoj Theodore (baso) kaj Steven (frapinstrumentaro).

Wilson evoluigis personecan stilon kiel svingopianisto; je tio li uzis dektobasojn en trapasa maniero kaj kromatajn alternajn akordojn, super kiujn li supermetis improvizitan melodion.

ŝelakdisko kun Teddy Wilson: „My First Impression of You“ de diskeldonejo Brunswick

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Teddy Wilson, Arie Ligthart, Humphrey van Loo: Teddy Wilson Talks Jazz. Continuum, New York 2001, ISBN 0-82-645797-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]