Tefloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tefloro estis senpaga reta Esperanto-gazeto, kaj socikultura kaj movada, fondita de Zhang Xuesong en septembro 2002 kiu ĉesis esti alirebla komence de decembro 2009. Ĝi eldoniĝis sesnumere jare.

Tefloro aperigis artikolojn pri E-movado, socia vivo, turismo, ekonomio, literaturo, familio, humuro, anekdoto kaj aliaj temoj. La redakcio de Tefloro estis en la ĉina te-produkta urbo de Xinyang, kaj la gazeto estis komune kulturita de la tutmondaj esperantistoj. Tefloro estis unu el la sendlistoj de ABONU.COM, inform-kanalo de UEA, ekde oktobro 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]