Tehrana universitato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tehrana universitato
دانشگاه تهران
Devizo میاسای ز آموختن یک زمان
«Ne restu lernadon eĉ por minuto»
Fondojaro 1934
Rektoro Farhad Rahbar
Kvanto de studentoj 39,358
Situas en Tehrano, Irano
Jura adreso prospekto Engelab
Oficiala paĝaro [1]
v  d  r
Information icon.svg

Tehrana universitato (perse: دانشگاه تهران; prononco: daneŝgaĥ-e teĥran) — plej delonga kaj plej granda universitato en Irano. La rektoro de tiu estas doktoro Farhad Rahbar, ekonomikisto, eks-vice-prezidanto de la lando ĝis 2007.

Ĝi estis fondita en 1934 laŭ ordono de la ŝaho Reza Pahlavi surbaze kelkaj altlernejoj. En 1937 virinoj ricevis rajton por lernado en la Tehrana universitato. En 1945 sur la loko, kie pli frue troviĝis kazernoj de la Aliancanaj fortoj, estis konstruita studentara loĝejo. En 1986 estis eligita la medicina fakultato, kiu iĝis Tehrana universitato pri medicinaj sciencaj.

La universitaton konsistigas 40 fakultatoj, institutoj kaj sciencaj centroj.

Studentoj de Tehrana universitato ĉiam aktive partoprenis la politikan vivon de Irano. En 1979 ili subtenis la iranan revolucion. En 1999 studentaro protestis kontraŭ fermado de la opozicia gazeto «Salam». De 2005 ĝis 2008 la rektoro de la universitato estis profesoro de teologio, proksima kunbatalanto de Ruhollah Ĥomejni ajatolo Abas-Ali Amid Zanĝani.