Tejŝebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tejŝebo. Museo de la Fortikaĵo Erebuno: Erevano, Armenio

Tejŝebo (ankaŭ konata kiel Tejspo) de Kumenu estis urarta veterdio, rimarkinda dio de la ŝtormoj kaj tondroj. Kelkfoje li ankaŭ estis militdio. Li estis parto de triopo kun Ĥaldo kaj Ŝivino. La antikvaj urartaj urboj Tejsebo kaj Tejŝebano estis nomataj laŭ li. Li estis la analoga dio de la asirianoj Adado, kaj Teŝubo, dio de la hurianoj. Lia edzino estis la diino Huba, kiu por la hurianoj estis Hebat.