la monto en tridimensia bildigo
Tejdo (hispane Teide) estas vulkano en la insulo de Tenerifo, Kanarioj. Kun alteco de 3.718 m super marnivelo, ĝi estas la plej alta monto de Hispanio kaj de ĉiuj insuloj en Atlantiko.
La monto situas je 28°16′N 16°38′U / 28.267°N, 16.633°U / 28.267; -16.633 (Tejdo)Koordinatoj: 28°16′N 16°38′U / 28.267°N, 16.633°U / 28.267; -16.633 (Tejdo).
La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektitaj kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando.
Eblas supreniri ĝis 3555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.
Tejdo estas ankoraŭ aktiva vulkano. La lasta grava aktivado okazis en 1909.
La menciita telfero ekiras en alto de 2.356 metroj, atingebla per aŭto aŭ buso. Ĝi konsistas el du kontraŭdirekte veturantaj vagonoj, kiuj povas transporti po 38 personojn.
La supra stacio (La Rambleta) estas en alto de 3.555 metroj, la niveldiferenco do estas 1.199 metroj, Ĉar la veturado daŭras ĉ. 8 minutojn, la meza nivelrapido estas 2,5 m/s. Laŭ la distanco inter la stacioj (2.482 m) la rapido estas 5 m/s; la maksimuma rapido estas 8 m/s. La motoroj havas povumon 1.200 ĉevalpovoj (880 kW).
Eksteraj ligiloj [redakti]
Panorama vido de Roques de García
|
Vulkanoj |
| Gravaj vulkanoj |
Arenal (Kostariko) • Asama (Honŝuo, Japanio) • Askja (Islando) • Asosan (Kiuŝuo, Japanio) • Baker (Vaŝingtonio - Usono) • Cerro Azul (Ĉilio) • Cerro Negro (Nikaragvo) • Colima (Meksiko) • Cotopaxi (Ekvadoro) • Eifel (Germanio) • El Chichón (Meksiko) • El Misti (Peruo) • Monto Erebus (Antarkto) • Erta Ale (Etiopio) • Etna (Sicilio, Italio) • Fuĵi-Monto (Honŝuo - Japanio) • Galeras (Kolombio) • Grímsvötn (Islando) • Hekla (Islando) • Hood (Oregono - Usono) • Kilauea (Havajo, Usono) • Kilimanĝaro (Tanzanio) • Kljuĉevskaja (Kamĉatko, Rusio) • Krafla (Islando) • Krakatoa (Indonezio) • Masaya (Nikaragvo) • Mauna Kea (Havajo, Usono) • Mauna Loa (Havajo, Usono) • Mayon (Filipinoj) • Merapi (Javo, Indonezio) • Nevado del Ruiz (Kolombio) • Novarupta (Alasko, Usono) • Nyiragongo (Kongo Kinŝasa) • Ol Doinyo Lengai (Tanzanio) • Paricutín (Meksiko) • Päktusan (inter Ĉinio kaj Nord-Koreio) • Pinatubo (Filipinoj) • Piton de la Fournaise (Reunio, Francio) • Popocatépetl (Meksiko) • Rabaul (Nova Britio, Papuo-Nov-Gvineo) • Rainier (Vaŝingtonio - Usono) • Rishiri (Hokajdo, Japanio) • Ruapehu (Nov-Zelando) • Monto Saint Helens (Vaŝingtonio, Usono) • San-Salvadoro (San-Salvadoro, Salvadoro) • Shasta (Kalifornio - Usono) • Sakurajima (Kiuŝuo, Japanio) • Santorini (Grekio) • Soufrière Hills (Moncerato, Kariba Maro) • Strombolo (Italio) • Tambora (Malgrandaj Sundoj, Indonezio) • Tejdo (Kanarioj, Hispanio) • Unzen (Kiuŝuo, Japanio) • Vezuvio (Italio) • Vulcano (Liparaj insuloj, Italio) • White Island (Whakaari) (Nov-Zelando) |
 |
| La plej altaj vulkanoj |
Llullaillaco • Antafalla • Gualatiro • Lascar • Cotopaxi • Kilimanĝaro • El-Misto • Tupungatito • Citlaltepetl • Sangay |
|