Tekapo
El Vikipedio
| Tekapo | |
|---|---|
| Situo | Suda Insulo |
| Koordinatoj | 43°53′S 170°31′O / 43.883°S, 170.517°OKoordinatoj: 43°53′S 170°31′O / 43.883°S, 170.517°O |
| Ĉefaj fontoj | Rivero Godley |
| Ĉefaj elfluoj | Rivero Tekapo (rivero) |
| Landoj de la baseno | Nov-Zelando |
| Surfaca areo | 83 km² |
| Surfaca alto | 700 m |
| Setlejoj | Tekapo |
Tekapo estas la plej granda el tri proksimume paralelaj lagoj kuŝantaj je direkto nordo-sudo laŭ la norda rando de baseno Mackenzie en la Suda Insulo de Nov-Zelando (la aliaj lagoj estas Pukaki kaj Ohau). Ĝi kovras areon de 83 km², kaj estas je alto de 700 metroj pli supre de la marnivelo.
