Teknologia Universitato Munkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teknologia Universitato Munkeno
Technische Universität München
fondodato 1818
speco ŝtata
urbo Munkeno, Germanio
gvidanto rektoro Wolfgang A. Herrmann
nombro de studentoj 27 469 (julio 2011)[1]
nombro de kunlaborantoj 7 212 (2009, kun la universitata klinikaro)
el tio profesoroj 437 (2009)
jara budĝeto 503,1 Mio. € (2008, sen la universitata klinikaro)
retejo www.tum.de
v  d  r
Information icon.svg

La Teknologia Universitato Munkenogermane Technische Universität München, mallonge TU Munkeno respektive TU München kaj TUM - estas teknologia universitato en la urbo Munkeno, ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio.

Temas pri la sola teknologia universitato en Bavario, kaj pri iuj el la plej grandaj de Germanio. Kaj ankaŭ laŭ internacia renomo la universitato estas inter la plej altrangaj en Germanio.

En la TU Munkeno ofertatas 137 studfakoj. La universitate tipaj, fokusaj fakultatoj pri natursciencoj kaj inĝenierarto kompletiĝas per fakultatoj pri ekonomio, sportscienco, medicino kaj la universitata "altlernejo pri eduko", angle nomata TUM School of Education. Pri la natursciencaj fakoj la universitato rekte konkurencas kun la samurba Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno.

la plej granda prelegejo (Audimax) en la universitata ĉefkonstruaĵo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. studantoj en la TU Munkeno Universitato julie 2011 (germanlingve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]