Tekruĉo de Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Tekruĉo de Russell, aŭ la Ĉiela Tekruĉo, estis analogio fare de la filozofo Bertrand Russell por refuti la ideon, ke la nekredanto devas malpruvi la asertaĵojn de religioj. En artikolo titolita Ĉu Dio ekzistas?, komisiita (sed ne eldonita) de la revuo Illustrated je 1952, Russell diris ĉi-tion (simpligite):

Se mi sugestus, ke inter la planedoj Tero kaj Marso estas porcelana tekruĉo orbitanta ĉirkaŭ la suno laŭ elipsa kurso, kaj ke ĝi estas tro malgranda por esti malkaŝita eĉ per niaj plej bonaj teleskopoj, neniu povus malpruvi mian aserton. Sed se mi plue dirus, ke neniu povas racie dubi ĝin simple ĉar neniu povas malpruvi ĝin, oni ĝuste pensus, ke mi babilas sensence. Se tamen la ekzisto de tiu tekruĉo estus agnoskita en antikvaj libroj, instruita kiel sankta vero je ĉiu dimanĉo, kaj enmetita en la mensoj de infanoj ĉe lernejo, tiam hezito pri kredo je ĝia ekzisto vokus la atenton de psikologo.

En sia libro A Devil's Chaplain Richard Dawkins evoluigis la temon de la tekruĉo iomete plu:

La kialo, pro kiu ordigita religio meritas rektan malamikecon, estas ke, malsame al kredo je la tekruĉo de Russell, religio estas potenca, influema, ekster-imposta, kaj sisteme metita en infanojn, kiuj tro junas por defendi sin mem. Infanoj ne devas parkerigi librojn pri tekruĉoj. Registare apogitaj lernejoj ne ekskludas infanojn, kies gepatroj preferas malĝustan formon de tekruĉo. Tepot-kredantoj ŝtone mortigas nek tepot-nekredantojn, nek tepot-ekskredantojn, nek tepot-blasfemantojn. Patrinoj ne avertas siajn filojn kontraŭ geedziĝo kun tepot-gojino, kies gepatroj kredas je tri tekruĉoj anstataŭ unu. Gehomoj, kiuj enverŝas la lakton unue, ne rompas la genuojn de tiu kiu enmetas unue la teon.

Konceptoj similaj al la tekruĉo de Russell estas la Nevidebla Rozkolora Unukornulo kaj la Fluganta Spagetmonstro.