Teksaso
Teksaso | |||
angle: Texas | |||
Ŝtato | |||
Ses flagoj de Teksaso
| |||
|
|||
Oficiala nomo: State of Texas | |||
Moto: Friendship | |||
Lando | Usono | ||
---|---|---|---|
Kontinento | Nord-Ameriko | ||
Historia regiono | Respubliko Teksaso | ||
Ĉefurbo | Aŭstino | ||
Plej alta punkto | Guadalupe Peak | ||
- alteco | 2 667 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | Meksika Golfo | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 696 241 km² (69 624 100 ha) | ||
Loĝantaro | 25 145 561 (2010) | ||
Denseco | 37,2 loĝ./km² | ||
Teksaso enkadre de Usono
| |||
Vikimedia Komunejo: Texas | |||
Retpaĝo: http://www.texas.gov/ | |||
Teksaso (anglalingve Texas) estas geografie lokita en la suda centra parto de Usono, ĝi dividas internacian limon kun la Meksikaj ŝtatoj de Chihuahua, Coahuila, Nuevo León, kaj Tamaulipas al sudo. Ĝi limas la usonaj ŝtatoj de Nov-Meksiko al okcidente; Oklahomo al norde; Arkansaso al nordoriente, kaj Luiziano al oriente. Teksaso estas la dua plej multhoma (post Kalifornio) kaj la dua plej granda (post Alasko) de la 50 ŝtatoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Teksaso estas la plej granda ŝtato en la 48 apuda Usono.
Teksaso estis antaŭe parto de Meksiko (sub la prononco teĥas), sed poste disiĝis. Ĝi estis la Respubliko de Teksaso inter 1836 kaj 1845. Ĝi fariĝis la 28-a ŝtato de Usono la 29-an de decembro, 1845.
Teksasanoj havas reputacion de granda aplombo (kaj fieras pro tio).
Historio
La historio de Teksaso kiel parto de Usono komencis en 1845, sed homa ĉeesto en tiu regiono datiĝas de la fino de la paleolitika periodo, ĉirkaŭ la jaro 10 000 a.K. La historio de Teksaso estis sinsekve influita de ses sendependaj ŝtatoj : Hispanio, Francio, Meksiko, la Respubliko de Teksaso, la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko kaj finfine Usono.
Demografio
Loĝantaro: 20.851.820 (2000)
Blankuloj: 71,0%
Nigruloj: 11,5%
Azidevenuloj: 2,7%
Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj: 0,6%
Aliaj rasoj: 11,8%
Du aŭ pli da rasoj: 2,5%
Urboj
Ĉefurbo: Aŭstino
Urbegoj: Dalaso, Hjustono, kaj Sankta Antonio
Konteaj Ĉefurboj: Beaumont, Fredericksburg, Ŝermano, Tyler
Aliaj urboj: Texas City
Registaro
La nuna ŝtatestro de Teksaso estas Respublikano Rick Perry (de decembro 2000); la usonaj senatanoj de Teksaso estas ambaŭ Respublikanoj: Kay Bailey Hutchinson (de 1993) kaj John Cornyn (de 2002)
Kantonoj
La ŝtato Teksaso dividiĝas en 254 kantonojn. Ĉiu kantono havas apartan demokrate elektitan registaron. Pro tio ke kantonoj formis dum la setlado de Teksaso, la konstitucie postulitaj oficoj de la kantono estas minimumaj. Ĉiu kantono devas havi elektitajn Kantonan Jugiston, Prosekutiston (prokuroron), Ŝerifon, kaj Aktuaron. La kantono ankaŭ devas havi Kantonan Komisionon kun kvar ĝis ok Komisiitoj. La Kantona Juĝisto estas ankaŭ la prezidanto de la Kantona Komisiono. La Kantona Komisiono samtempe faras lokajn leĝojn kaj administras la Kantonon. La Ŝerifo ankaŭ povas esti Impost-kolektisto. Kantonoj en Teksaso ankaŭ havas kvar aŭ pli da elektitaj Juĝistoj de la Paco. Ili ne devas esti trejnitaj.
La kutima teksasa kantono estas kvadrato de 50 km x 50 km (2 500 km2). Tiu formo troveblas precipe en la nordo. Sed multaj ne havas tian formon. La plej malgranda havas 381 km2 kaj la plej granda havas 16.079 km2
Pedagogio
Universitatoj: Universitato de Teksaso, Teksasa A&M, Teksaso Teknoloĝiko, kaj Rice-Universitato
Eksteraj ligiloj
|