Tekso-formiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝino de Oecophylla smaragdina

La tekso-formikoj (oecophylla) vivas kolonie en la tropikaj arbaroj de Afriko kaj Azio. Ĉiu kolonio konsistas el ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj, generitaj de unusola reĝino.

Kiel en ĉiuj formikokolonioj regas tri kastoj: reĝino grandaj kaj malgrandaj laboristinoj. La grandaj laboristinoj plenumas la plej grandan parton de la laboro, nome provizas la nutraĵon kaj konstruas la neston. Ili ankaŭ zorgas pri la protektado de la nesto kontraŭ malamikoj, elĵetante metanalan acidon, kiu sekreciiĝas el venenoglando. Ĉiuminute, grandaj laboristinoj gutigas sukeran likvaĵon en la buŝon de la reĝino. Alia formiko demetas nutro-ovon, kiun la reĝino tuj glutas. Danke al tiu zorge adaptita nutraĵo, la reĝino demetas centon de da ovoj tage, kiujn la laboristinoj amasigas en la kov-ĉambroj. La malgrandaj laboristinoj zorgas pri la ovoj: ili manĝigas kaj purigas la larvetojn. La maskloj malmulte partoprenas en la vivo de la kolonio. Ili forlasas ĝin tuj kiam ili fariĝas sekse maturaj por partopreni en la geedziĝoflugoj kune kun la ontaj reĝinoj. Iom pli poste ili mortas.

La tekso-formikoj konstruas siajn domojn aŭ nestojn per arbofolioj. Post kiam ili elektis taŭgan arbon, skipoj de laboristinoj kurbigas kaj kunigas la randojn de du arbofolioj, helpe de siaj fortegaj mandibloj, dum aliaj skipoj rapidas al la larvoĉambroj. Prenante larvetojn inter siaj makzelojili transportas ilin al la konstruejo. Tie la laboristinoj stimulas la larvetojn, iomete pinĉante ilin, por ke ili ekkudru silkan fadenon. Tuj poste ili movas la gluecajn larvojn sur ambaŭ randoj de ĉiu folio, kiun oni uzas kiel glu-tubon, ĝis tavolo de blanka silko kunigas la foliojn. Tiu silka teksaĵo ankaŭ utilas por konstrui rondajn enirejojn kaj eksterajn galeriojn por atingi la neston.

La tekso-formikoj konstruas centojn da nestoj, kiuj utilas kiel ŝirmejoj, vartejoj kaj gardolokoj. Dumtage la kolektantoj de nutraĵo patrolas sur ĉiuj folioj kaj la arboŝelo forpelante malamikojn, kaptante insektojn kaj rikoltante la mielon de la afidoj, kiujn ili bredas tiucele. Pro tia strikta kontrolado de la medio fare de la tekso-formikoj, la ĉinoj jam antaŭ 2300 jaroj rikoltis kaj vendis formikidojn, kiujn oni metis sur la citronarbojn, por ke la laboristinoj batalu kaj eliminu malutilajn insektojn. Tiu tekniko estas la plej malnova ekzemplo de biologia batalo kontraŭ malutilaj insektoj pere de aliaj insektoj en la tuta historio de agrikulturo.

aperis de Robert Roze, Francio por Kontakto 1999:2

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.