Teksta bizanca tipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La fino de la libro de la Agoj de la Apostoloj (folio 76r) el Codex Alexandrinus, kiu sekvas preskaŭ ĉie la tekstan bizancan tipon por la evangelioj kaj precipe tekstan aleksandrian tipon en la cetera Nova Testamento.

Teksta bizanca tipo, (konata ankaŭ kiel majoritata, tradicia, eklezia, konstantinopolasiria), estas unu el multaj tekstaj tipoj uzataj en la teksta kritiko por priskribi la tekstan karakteron de la manuskriptoj de la Nova Testamento skribitaj en kojneo (helenista greka). Aparte, tiu bizanca estas la teksta tipo trovebla en la plej granda parto de la manuskriptoj konservitaj. Tiu bizanca teksta tipo estas ofte indikata per la mallongigoj \mathfrak{M}Byz.

La teksto de la Nova Testamento de la Greke Ortodoksa Eklezio, la eldono de la Patriarka Eklezio de Konstantinopolo de 1904, baziĝas sur tiu teksta tipo, kiu estas ankaŭ ĉebaze de la greka Textus Receptus de la plej granda parto de la versioj de la Nova Testamento reirantaj el la epoko de la Reformacio en la samtempaj lingvoj (dum la modernaj preferas profiti de eklektika teksto, kiu siavice prefere baziĝas sur teksta aleksandria tipo.

Karakteroj de la teksta bizanca tipo[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la manuskriptoj de la teksta aleksandria tipo, la bizancaj legvariantoj karakterizaj tendencas montri preferon por greko dolĉa kaj pliperfekte organizita, prezentas malpli multe da tekstaj legvarisntoj inter la paralelaj pasaĵoj de la sinoptikaj evangelioj, kaj ĝenerale estas malpli inklinaj gastigi kontraŭdirojn aŭ ekzegezaĵojn de la kriterio de "Lectio difficilior potior (de la pli malfacila)"[1][2] Ekzemple, en la versego 1,2 de la Evangelio laŭ Marko estas transdonite “kiel estas skribite en la profetoj...” en bizanca teksto dum en ĉiuj kromaj antikvaj tekstoj estas “kiel estas skribite en Jesaja...”; ĉar la citaĵo enkondukita de tiu versego devenas el la biblia Libro de Malaĥi, anstataŭ el la libro de Jesaja, la bizanca formo evitas la malfacilaĵojn kiuj povus ekenstaliĝi se oni konkludos ke la aŭtoro de la Evangelio laŭ Marko falis en fakta eraro.

Oni ne trovis antikvajn papirusojn de la Nova Testamento kiuj estus konsiste “bizancaj”. Tamen okazoj de legvariantoj distinkte bizancaj ne maloftas en la tekstoj plej antikvaj, ankaŭ se tiuj ĝenerale estas konformaj al aliaj tekstaj tipoj aŭ al neniu aparte; pro tiu motivo multaj (probable la plej granda parto) de la legvariantoj estas probable antikvaj. Du ĝeneralaj eksplikoj estis proponitaj por tion justigi:

  • la teksta bizanca tipo transdonas tekston pli proksiman al la origina formo de la tekstoj de la Nova Testamento, kies antikvaj manuskriptoj ne sin konservis, kaj ke tiu teksta tipo plioftis en regionoj en kiu la klimato helpis pro la konservado de la papirusoj;
  • la bizanca teksto montras, ekde la 4-a jarcento, konstantan (re)kompiladon kaj tekstan [re)korektadon kaj la aŭtoroj eklektike selektis siajn legvariantojn el amplekso de antikvaj manuskriptoj, kiuj plibone konformiĝis al iliaj standartaj antaŭsupozoj pri la karakterizoj atenditaj el la tekstoj de la Nova Testamento.

Bizancaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

Precipaj bizancaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

Signo Nomo Dato Enhavo
A (02) Codex Alexandrinus 5-a jarcento Evangelioj
C (04) Codex Ephraemi 5-a jarcento Evangelioj
W (032) Codex Washingtonianus 5-a jarcento Mateo 1-28; Luko 8:13–24:53
Q (026) Codex Guelferbytanus B 5-a jarcento Luko–Johano
061 Oncialo 061 5-a jarcento 1 Tim 3:15-16; 4:1-3; 6:2-8
Ee (07) Codex Basilensis 8-a jarcento Evangelioj
Fe (09) Codex Boreelianus 9-a jarcento Evangelioj
Ge (011) Codex Seidelianus I 9-a jarcento Evangelioj
He (013) Codex Seidelianus II 9-a jarcento Evangelioj
L (020) Codex Angelicus 9-a jarcento Agoj, Paŭlaj epistoloj
V (031) Codex Mosquensis II 9-a jarcento Evangelioj
Y (034) Codex Macedoniensis 9-a jarcento Evangelioj
Θ (038) Codex Koridethi 9-a jarcento Evangelioj [krom Marko))
S (028) Codex Vaticanus 354 949 Evangelioj
1241 Minusklo 1241 12-a jarcento Agoj de la Apostoloj
1424 Minusklo 1424 9-a jarcento Nova Testamento (krom Marko)
El Codex Boreelianus, bizanca manuskripto, membro de la Familio E.

Aliaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

Papiruso 73, Codex Mutinensis, Codex Cyprius, Codex Campianus, Codex Petropolitanus Purpureus, Codex Sinopensis, Codex Guelferbytanus A, Codex Guelferbytanus B, Codex Nitriensis, Codex Nanianus, Codex Monacensis, Codex Tischendorfianus IV, Codex Sangallensis, Codex Tischendorfianus III, Codex Petropolitanus, Codex Purpureus Rossanensis, Codex Purpureus Beratinus, Codex Athous Laurentis, Codex Athous Dionysius, Codex Vaticanus 2066, Oncialo 047, 049, 052, 053, 054, 055, 056, 061, 063, 064, 065, 069, 093 (Agoj), 0103, 0104, 0116, 0133, 0134, 0135, 0136, 0142, 0151, 0197, 0211, 0246, 0248, 0253, 0255, 0257, 0265, 0269 (miksta), 0272, 0273 (?).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teknika latina scienca esprimo, kiu laŭlitere signifas: la lego pli malfacila estas la preferata.
  2. «La siria teksto havas tutan montron esti intencita provo superi la kaoson de la rivalaj tekstoj pere de zorga selekto inter ili». Brooke Foss Westcott, Fenton John Anthony Hort, The New Testament In The Original Greek, 1925, p. 551.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]