Teksta fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Teksta fonto estas teksto (kutime skribita sed kelkfoje voĉa) el kiu eblas eltiri informojn aŭ ideojn.

En la Historiografio, oni kutime distingas tri precipajn tekstajn fontojn:

  • Primaraj fontoj – skribaĵaj fontoj, propramane estigintaj en la sama historia periodo iniciate de uloj ĉeestaj la eventojn. Kelkaj ekzemploj inkluzivas taglibrojn, korespondaĵojn, kaj Ĵurnaloln, Dum la tekstaj primaraj fontoj estas ĝenerale konsideritaj produktitajn samtempe kun la eventoj priskribitaj; iuj fakuloj enirigas en tiun kategorion rememoraĵojn aŭ tekstojn alvivigitajn post la estiĝo de la eventoj. Tiuj, tamen, laŭvere, ĉiukaze havas malpli da historia valoro pro la sintrompo de la memoro aŭ deziro “reskribi” la historion. La primaraj tekstaj fontoj ne estas necese nur tekstaj: la arkeologiaj referencoj (vazaro, moneroj, ruinaĵoj ktp) samvaloras kaj egaliĝas al la primaraj fontoj. La kristanaj Evangelioj, ekzemple, estas juĝataj kelkeloke primaraj, kelkeloke sekundaraj
  • Sekundaraj fontoj – historiaj tekstoj bazitaj sur primaraj, aŭ sekundaraj, fontoj, Ekzemple, libro pri historio bazita sur taglibro aŭ sur ĵurnalaj artikoloj.
  • Terciaraj fontoj – tekstoj bazitaj sur fontoj primajaj kaj sekundaraj. Ili estas utiligitaj por prezenti informojn aŭ por kompletigi la informan kadron sen tamen pretendo pri originaleco. Ekzemploj komunaj estas Enciklopedioj kaj traktadoj, biografioj, hagiografioj, sinoktikoj (kaj ankaŭ la diversaj vikioj).

Rilate enciklopediojn, iuj el ili estas konsiderataj almenaŭ sekundarai fontoj.

La primaraj fontoj estas siavice plue dividitaj laŭ du kategorioj:

  • Fontoj volaj – fontoj kreitaj laŭcele transdoni al la posteuloj la karakterojn de iu kulturo, de rito, de popolo ktp.
  • Fontoj nevolaj – fontoj konstituitaj per la tuta materialo konservita kaj kapablaj alestigi atestaĵon, ofte indican kaj nekompletan, pri epoko, popolo, kutimoj, tradicioj ktp.

Pluaj precizigoj[redakti | redakti fonton]

Kiel la fontoj primarai, sekundaraj kaj terciaraj. ankaŭ la fontoj volaj kaj nevolaj estas kribrataj per juĝo de aŭtentikeco kaj fidindeco. En la juĝado de aŭtentikeco de la teksta fonto oni disponas, krom pri elementoj de scienca naturo kiel la sciecaj analizoj por datigi la dokumenton, ankaŭ pri taksaj sistemoj alitipaj kiuj povas implici la helpon de diversaj disciplinoj (grafologio, lingvistiko, ktp). La taksado pri fidindeco estas, male, efektivigita juĝante la aŭtoron de la fonto (tial kvazaŭ sur ekribaj dokumentoj) kaj lian supozeblan kaj eblan emon polucii la faktojn priskribitajn

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [1] Subvoĉo: Biliografia
  • [2] Subvoĉo: Approaches to history

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]