Reunia saksikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tekteko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reunia saksikolo
Reunia saksikolo, iĉo
Reunia saksikolo, iĉo
Reunia saksikolo, ino
Reunia saksikolo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. tectes
Saxicola tectes
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Reunia saksikoloTekteko, Saxicola tectes[1], estas afrotropisa birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Ĝi estas endemia de la insulo Reunio. Tiu malgranda paserina birdo estas komuna en klarejoj kaj malfermaj montararbustejoj. Ĝiaj superokulaj strioj estas la plej elstara ekstera diferenco kun la Saxicola torquata, la Afrika saksikolo, kies brovoj estas nigraj.

Ĝi estis dumtempo inkludita en la "Komuna saksikolo" (Saxicola torquata), sed ĝi estas tre distinga; ĝi estas insula posteulo el la Afrika saksikolo. Ties prauloj diverĝis el stirpo de subsahara Afriko kaj disvastiĝis tra la tuta kontinento antaŭ 2-2.5 ma dum la Malfrua Plioceno.(Wink et al. 2002)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum tectes estas latineca onomatopeo laŭ la alvoko de la specio; komparu kun la Reunikreola nomo, tec-tec.