Tektono (genro)
El Vikipedio
(Alidirektita el Tektono)
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
foliaro kaj frukto de granda tektono
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Specioj
|
||||||||||||
Ĉi tiu paĝo temas pri genro de arboj originaj el la Hindomalaja ekozono. Tektono ankaŭ estas geologia termino kiu signifas : interndevena deformiĝo (faŭltiĝo, diaklaziĝo, faltiĝo k.a.) de la terenoj post ilia estiĝo. Tektonismo estas : Tuto de la tektonaj procesoj, kaj tektoniko la scienco pri la tektonoj.[1]
La tektono aŭ tik-arbo (Tectona) estas genro de arboj el Sudorienta Azio. Ĝi apartenas al la familio de Lamiaceae (en pli malnovaj klasifikoj al Verbenaceae). Kelkfoje ĝi estas inkludita en la subfamilio de Prostantheroideae.[2]
Estas tri specioj de tektono :
- Tectona grandis (granda tektono) , kun vasta disvastiĝo en Hindujo and Hindoĉinujo.
- Tectona hamiltoniana (dahata tektono) estas loka, endemia specio el Birmo, kie ĝi estas minacita.
- Tectona philippinensis (filipina tektono) estas endemia en la Filipinoj, kaj estas ankaŭ endanĝerigita.
La ekonomie plej grava specio estas la granda tektono, kies ligno estas malmola, neputrema kaj tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj kaj mebloj.[1]
Referencoj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |