Telŝiao
El Vikipedio
(Alidirektita el Telšiai)
| Telšiai | |
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| ŝtato: | Litovio |
| distrikto: | Telšiai |
| komunumo: | Urba Komunumo Telšiai |
| nombro de loĝantoj: | 56 000 (urba komunumo, stato 2005) |
| nombro de loĝantoj: | 31 000 (urbo, stato 2005) |
| koordinatoj: | 55° 59′ norde, 22° 15′ oriente |
Telŝiao (litove Telšiai) estas urbo en la nordokcidento de Litovio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la urba komunumo havis 56 000 loĝantojn, el tio la urbo mem 31 000. Telŝiao situas en la malnova litova regiono Ĵemajtio (Žemaitija) kaj estas ties origina ĉefurbo. La urbo estas sidejo de episkopo, havas katolikan pastran seminarion kaj bernhardan monaĥejon ... la katolikecon de la urbo esprimas eĉ la blazono, kiu montras episkopon.