Telaranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telaranoj
fikcia homforma raso • Star Trek species • grupo de fikciaj personoj
Verko Bajor: Fragments and Omens
Demons of Air and Darkness
The Dominion: Olympus Descending
Lesser Evil
Harbinger
The Red King
The Wounded Sky
The Ashes Of Eden
Rogue
To Brave the Storm
A Singular Destiny
Fearful Symmetry
Reap the Whirlwind
Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed
Gods of Night
Once Burned
Mere Mortals
Into the Void
Kobayashi Maru
Q&A
Red Sector
Summon the Thunder
Sword of Damocles
Over a Torrent Sea
The Autobiography of James T. Kirk
Trill: Unjoined
Beneath the Raptor's Wing Ⅰ
Beneath the Raptor's Wing Ⅱ
Precipice
The Good That Men Do
The Two-Front War
Observer Effect
These Are the Voyages…
Zero Hour
Dead Stop
The Butcher's Knife Cares Not for the Lamb's Cry
Maps and Legends
Federation – The First 150 Years
Envoys
People of Earth
Forget Me Not
Scavengers
Terra Firma, Part II
The Star Trek Book
Live by the Code
An Embarrassment of Dooplers
First First Contact
The Captain's Oath
Reflections
Let Sleeping Borg Lie
All the World's a Stage
Crossroads
Star Trek: The Original Series Core Game Book
Informoj
vdr

La telaranojangle tellarites - estas fikcia ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili devenas de same fikcia planedo Telaro (plennome "Telaro Prima" aŭ eble "Telaro Unua", angle Tellar Prime). Kvankam ili ne aperis en granda nombro de filmaj epizodoj, en la origina televida serio el la 1960-aj jaroj kaj en la kvina televida serio Star Trek: Enterprise, ili estas unu el la fondaj vivoformoj de la fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, al kiu ankaŭ apartenas la Tero.

la telarano ambasadoro Gral

Notindaj telaranoj en la serio estis la ambasadoroj Gav (de la epizodo Vojaĝo al Babilono de la origina serio) kaj Gral (vidu la foton dekstre), kaj la fratoj Skalaar kaj Gaavrin (ambaŭ el la serio Star Trek: Enterprise).

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Telaranoj estas porko-homeca specio. Ili havas nigrajn pupilojn en profundaj okulaj kavoj, kaj larĝajn porkosimilajn nazojn. La telaranoj estas tre harplenaj, krom havi barbojn kaj tre abundan kapan hararon, ankaŭ en aliaj korpopartoj ekzistas pli da haroj ol ĉe homoj, kaj krome la haŭto estas porkosimile rozece bruna. En la origina televida serio ili portretiĝas havi tri fingrojn po mano, sed en la pli poste produktita serio Star Trek: Enterprise, krom esti pli profesiece ŝminkitaj, ili prezentiĝas havi kvin fingrojn. La diferenco en ŝminkado facile klarigeblas pere de la buĝetaj kaj teknikaj limigoj de la origina serio de la 1960-aj jaroj, sed la diferenco je fingroj probable ŝuldiĝas pro tio, ke oni forgesis redoni al la roloj la "orgine planitan" limigon je fingroj. La telaranoj laŭ la filmaj konceptoj preferas temperaturojn iom super tiuj agrablaj por homoj.

Fikcia historio[redakti | redakti fonton]

La telaranoj mem malkovris la warp-teknologion necesan por interstela kosmovojaĝado almenaŭ dum la tera 20-a jarcento, do tiutempe estis teknike pli progresintaj ol la teranoj, sed ili ekkontaktis kun la homaro nur la 21-an de marto 2153, kiam ili renkontis la stelŝiparan kosmoŝipon Enterprise NX-01. Kvankam tiu renkonto estis sufiĉe malamika (la teamo de telarana stelŝipo kidnapis la homan kapitanon Archer), dum la sekvaj jaroj la rilatoj inter homoj kaj telaranoj pliboniĝis ĝis ambaŭ vivoformoj iĝis fondomembroj de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj en 2161. Ŝlosila momento estis evento en la jaro 2154, kiam la homoj devigis la telaranojn kunlaboris kun iliaj tradiciaj malamikoj, la andorianoj, por preventi militan atakon de la romulanoj, kiuj celis armee malstabiligi la interstelan pacon en la regiono de la galaksio, en kiu situas la planedoj kaj kolonioj de ĉiuj kvar menciitaj vivoformoj. Dum la sekvaj jarcentoj, la telaranoj daŭre restis grava specio en la interstela alianco de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj, kvankam ili malofte videblis en la epizodoj de la televidaj serioj bildigantaj tiujn jarcentojn. Dum la jaro 2267, en la epizodo Vojaĝo al Babilono de la origina televida serio, la "Babilona Konferenco", kiu inkluzivis multajn mondojn de la federacio inkluzive de la telaranoj, disputis pri la sorto de la planedo Coridan, kun riĉaj provizoj de mineblaj krudmaterialoj.

Gav, gvidanto de la telarana delegacio, temperamente akuzis aliajn ambasadorojn aŭ toleris aŭ aktive serĉis la forigon de la telaranoj el la traktadoj. Aparte li akuzis la vulkanan ambasarodon Sarek, la patron de la stelŝipara oficiro Spock. Subite Gav troveblis mortita fare de tipe vulkana mortiga tekiniko. La sekva esploro malkovrigis, ke anoj de la vivoformo Orionanoj provis malsukcesigi la konferencon per mortigo de Gav, kiu suspektigus ke Sarek estus la murdinto, kaj volis sekve deklari la planedon Coridan orionana propraĵo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La vulkana ambasadoro Sarek en la menciita televida epizodo priskribas, ke la telaranoj emus argumentadi sen vere havi celon, simple el kverelemo. Ili konstruis komercan imperion de plurdek lumjaroj ĉirkaŭ sia hejma planedo, kaj per forta negocado kaj per bataloj. Malgraŭ la reputacio esti krudaj kaj senproceduraj, la telaranoj altestimas honoron kaj estis fidindaj en komercaj negocoj.

En batala arto, malgraŭ la komencaj lokaj sukcesoj en la kosmo ĉirkaŭ la hejmplanedo, ili estis senŝancaj viktimoj de la klingonoj. Dum la klingona-federacia konflikto de 2373, klingona kapitano senrespekte fanfaronas ke li povis senkapigi telaranan navigiston, dirante ke "la porko apenaŭ havis la tempon levi sian armilon".

La telaranoj laŭ la filmaj konceptoj havas la renomon esti rektaj kaj puŝaj en konversacioj, kaj tiom kverelemas ke argumentado estas sporto en la socio de ilia hejmplanedo. Ili laŭdire konsideras normalan ĝentilan konversacion grava insulto, kvazaŭ la ĝentila parolanto trovus sian kunparolanton "ne inda je deca kverelo". Tial aliplanedanoj prefere parolu kverele kaj ofende kun telaranoj, ne en homeca diplomatia singardo. Pro sia kapablo argumenti kaj kvereli, la telaranoj konsideriĝas bonaj politikistoj. Ili ŝatas banadon en ŝlimo, sed tre ofendiĝas se komparataj al porkoj de sia hejma planedo, substrekante ke ili, kontraste al porkoj, klare ne estas manĝataj, kaj neniel kompariĝu al manĝaĵo.

Teknologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2153, la telaranoj havas pli avancitajn stelŝipojn ol la teranoj. Eĉ la malgrandaj telaranaj kosmopramoj povas atingi la rapidecon warp 4 (fikcia unuo, ĉirkaŭ 64-foje pli rapide ol la rapideco de lumo laŭ la malnova warp-skalo, 101-foje laŭ la nova skalo). Dum la epizodoj de la serio Star Trek: Enterprise pri la "Babilona Krizo", la telarana ambasadoro Gral asertis ke la telaranoj teknologie estis malpli avancitaj ol la andorianoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]